Karosgovio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Karosgovio estas la nomo de frumezepoka teritorio (govio) en la sudo de la germana mezmontaro Ejfelo ĉe la supra parto de la riveroj Kyll, Nims kaj Prüm. La govio estas menciita en dokumentoj el la 8a ĝis 10a jarcento kun latinlingvaj nomoj kiel pagus Carouuascus, Car(r)ascus, Caroscus aŭ Caroascus.
Oni malkovris limŝtonon kun la enskribaĵo FINIS PAGI CARV|CVM [1] ("limo de la govio de la karosoj"), inter Neidenbach apud Kyllburg ĉe la romia strato, kiu ligis la romiajn urbojn Treviro kaj Kolonjo. La malkovro estis publikigita unuafoje en la jaro 1876 [2]. Tiu enskribaĵo estas la sola atesto de la triba aŭ popola nomo Caruces.[3].
Pri la menciitaj Caruces oni supozas, ke ili estas identaj al la Caerosi en De bello Gallico II,4 de Caesar[4],ties nomoj estis en mezepokaj manuskriptoj de De bello gallico la variantoj Caeroesi, Ceroesi, Caerosi kaj Cerosi[5].