![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c4/Anton_Hickel_%2528workshop%2529_Karl_Theodor.jpg/640px-Anton_Hickel_%2528workshop%2529_Karl_Theodor.jpg&w=640&q=50)
Karolo Teodoro (Palatinato kaj Bavario)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Karolo Filipo Teodoro (naskiĝis la 11-an de decembro 1724 ĉe Bruselo; mortis la 16-an de februaro 1799 en Munkeno), el la vitelsbaĥa dinastio, estis ekde la 31-a de decembro 1742 kun la nomo "Karolo la 4-a" palatinata grafo kaj princo-elektisto de Elekto-Palatinato kaj duko de Jülich-Berg. Ekde la 30-a de decembro 1777 li estis kun la nomo "Karolo la 2-a" ankaŭ princo-elektisto de Bavario. Lia regado gravegis por la kultura, ekonomia kaj infrastruktura evoluo de suda Germanio en la dua duono de la 18-a jarcento.
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Fermi