usona astronaŭto From Wikipedia, the free encyclopedia
Karol BOBKO (plennomo Karol Joseph "Bo" BOBKO; la 23an de decembro 1937 - la 17-an de aŭgusto 2023) estis usona piloto kaj astronaŭto [1].
Karol Bobko | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de decembro 1937 en Broklino |
Morto | 17-an de aŭgusto 2023 (85-jaraĝa) en Duonluna Golfo |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Usono Pollando |
Alma mater | Universitato de Suda Kalifornio - Kosmofluga inĝenierarto USC Viterbi School of Engineering (en) Usona Aerarmea Akademio - bakalaŭro de scienco Lernejo de Aerarmeaj testpilotoj Brooklyn Technical High School (en) |
Okupo | |
Okupo | oficiro de aerarmeo testpiloto military aviator (en) kosmonaŭto flight engineer (en) |
Karol Bobko naskiĝis en Kvinzo, Novjorko en familio kies originoj devenas de Ukrainio kaj Litovio [2]. En 1959 li studentiĝis ĉe la Usona Aerarmea Akademio. En 1970 li ricevis magistron en aernaŭtika inĝenierado de la Universitato de Suda Kalifornio [3]. Post studentiĝo ĉe la akademio, Bobko prenis pilotokurson kaj estis postenigita en Seymour Johnson Air Force Base [4].
En 1969 Bobko estis akceptita al NASA kiel astronaŭto. Dum ĉe NASA li estis membro de la Apollo-Soyuz projekta subtenteamo [5].
Bobko estis skippiloto en la misio STS-6 kiu ekis en 1983 kun Paul Weitz, Donald Peterson kaj Story Musgrave surŝipe. Ĉi tiu estis la unua fojo, ke la ŝipanaro de la kosmopramo faris eksterveturilan agadon. En 1985 Bobko estis ŝipestro de STS-51-D sur la Kosmopramo Discovery. Poste tiun jaron li estis ŝipestro de STS-51-J kiu estis la unua flugo de la Kosmopramo Atlantis.
Post retiriĝado de NASA Bobko estis sorbita de Booz Allen Hamilton. Poste li laboris en aliaj firmaoj kiuj komercis pri la spaca industrio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.