Karnavalo de Arlekeno (katalune: Carnaval d'Arlequí) estas pentraĵo sur kanvaso de Joan Miró realigita inter 1924 kaj 1925. Ĝi estas unu el la plej gravaj pentraĵoj de la superrealisma periodo de la artisto.
Historio
Unu el la plej interesaj pentraĵoj de Miró dum lia superrealisma periodo estas sendube Karnavalo de Arlekeno (1925). Temas pri tute superrealisma pentraĵo kiu akiris grandan sukceson en la kolektiva ekspozicio « Peinture surréaliste » (Superrealisma pentrado) de "Galerio Pierre" (Parizo). Ĝi estis ekspoziciita flanke de verkoj de Giorgio de Chirico, Paul Klee, Man Ray, Pablo Picasso kaj Max Ernst.
Tiu pentraĵo estas konsiderata kiel apogeo de la superrealisma periodo de Joan Miró. Realigita de 1924 ĝis 1925, la majstro realigis ĝin dum ekonomie malfacila epoko de sia vivo kiam li suferis, interalie, de malnutrado kaj al kiu la temo de la verko estas ligita:
|
La ĉefaj personoj de la pentra komponaĵo estas aŭtomato kiu ludas gitaron kaj arlekeno kun grandaj lipharoj. Oni ankaŭ notas multajn detalojn el la imago dismetitaj sur la tuta pentraĵo: birdo kun bluaj flugiloj elirinta el ovo, paro da katoj ludantaj per lan-pilko, fluganta fiŝo, insekto eliranta el ludkubo, ŝtupetaro kun granda orelo, kaj, en la supra dekstra parto, oni vidas tra fenestro konusan formon supozatan reprezenti Eiffel-Turon.
Bibliografio
- Malet, Rosa Maria. (1992) Joan Miró (katalune). Barcelono: Edicions 62. ISBN 84-297-3568-2.
- Rebull Trudell, Melania. (1994) Joan Miró (katalune). Barcelono: Globus y Ediciones Polígrafa. ISBN 84-88424-96-5.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Fonto
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.