Karlova Studánka
municipo en la distrikto Bruntál de Ĉeĥio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Karlova Studánka estas banloka vilaĝo situanta en distrikto Bruntál en Ĉeĥio. Ĝi estas enirpordego al la plej alta monto de Moravio - Praděd (1492 m). En tiuj ĉi lokoj estas ankaŭ la plej atraktaj instruvojoj, turismaj vojoj kaj skivojoj en montaro Hrubý Jeseník. Vivas ĉi tie 176 loĝantoj (2024).
Karlova Studánka | |||
germane Hinnewieder (ĝis 1803), germane Karlsbrunn, germane Bad Karlsbrunn, pole Studzienka Karola | |||
municipo | |||
Karlova Studánka - varma fonto kun preĝejeto vintre | |||
|
|||
Oficiala nomo: Karlova Studánka | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Bruntál | ||
Administra municipo | Vrbno pod Pradědem | ||
Historia regiono | Ĉeĥa Silezio | ||
Montaro | Hrubý Jeseník | ||
Rivero | Blanka Opava | ||
Situo | Karlova Studánka | ||
- alteco | 775 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 04′ 27″ N 17° 18′ 10″ O (mapo) | ||
Areo | 0,46 km² (46 ha) | ||
Loĝantaro | 176 (2024) | ||
Denseco | 382,61 loĝ./km² | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 793 24 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0801 | ||
NUTS 5 | CZ0801 597473 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.kstudanka.cz | |||
![]() | |||
Unueco de Karlova Studánka estas banlok-aferoj, kiu staris ĉe nasko de la vilaĝo, malnova 200 jarojn. Danke al sia geografia situo meze de arbaroj de montaro Jeseníky tiu ĉi banloko estas konata per sia unika montara klimato kaj bonega mineralakvo, kies kuracigaj efikoj estas ŝpinitaj per multaj legendoj. En la vilaĝo vivas ĉirkaŭ 250 daŭraj loĝantoj, tamen ĉiujare la loĝantaro diskreskos sin je pluaj 300 - 400 personoj. Tio estas plejparte pacientoj kaj refreŝigantoj, kiuj veturas ĉi tien kuraci sin kaj ripozi.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Světlá Hora, Ludvíkov kaj Malá Morávka.