hungara ekonomikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
POLÁNYI Károly (naskiĝis la 25-an de oktobro 1886 en Vieno, mortis la 23-an de aprilo 1964 en Toronto, Kanado) estis hungara ekonomihistoriisto, socialfilozofo, socipolitikisto.
Karl Polányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de oktobro 1886 en Vieno |
Morto | 23-an de aprilo 1964 (77-jaraĝa) en Pickering |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | angla • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Memorigilo | |
Familio | |
Frat(in)oj | Mihály Polányi kaj Laura Striker (en) |
Edz(in)o | Ilona Duczyńska (en) |
Infano | Kari Polanyi Levitt |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto filozofo verkisto universitata instruisto ĵurnalisto ekonomia historiisto historiisto antropologo sociologo |
Verkoj | The Great Transformation |
Li estis la unua prezidanto de la Rondo Galilei (1908). Li estis kunlaboranto de monata burĝa, radikala eldonaĵo Szabadgondolat (1911–14). Li estis ties redaktoro en 1918.
Li aktive partoprenis en la hungara burĝa revolucio de 1918. Dum la Hungara Konsilantara Respubliko li estis en Vieno kaj restis eĉ tie kiel eksterafera redaktoro de Der Oesterreichische Volkswirt.
Li translokiĝis en 1933 al Anglio kaj iĝis invitita prelegisto en la Oksforda Universitato. Li estis politika amiko de Mihály Károlyi kaj partoprenis en la kontraŭfaŝisma kaj demokratia movadoj de la hungaraj elmigrantoj.
Li setlis en Kanado post la dua mondmilito kaj iĝis ekstera prelega profesoro en la Novjorka Universitato Columbia, en la ekonomika katedro.
En siaj lastaj jaroj, li kompilis kun lia edzino - Ilona Duczynska - anglalingvan antologion el verkoj de la moderna hungara literaturo.
Alessandra Madella, "El Kanado kontraŭ novliberalismo: La granda transformado de Karl Polanyi kaj La ŝok-doktrino de Naomi Klein", en Internacia Kongresa Universitato 75-a sesio
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.