![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c5/K._Elbs_ca1922.jpg/640px-K._Elbs_ca1922.jpg&w=640&q=50)
Karl Elbs
From Wikipedia, the free encyclopedia
Karl Joseph Xaver ELBS (1858-1933) estis germana kemiisto kaj profesoro pri Organika kaj Fizika Kemio en la Universitato de Giessen kaj profesoro de Franz Fischer (1877-1947). Li kreis metodon je produktado de antracenoj per cikliga pirolizo de benzofenonoj.[1] Li estas konsiderata unu el la fondintoj de la kvanta elektrokemio kune kun aliaj gravaj sciencistoj, nome Walther Löb (1872-1916), Julius Tafel (1862-1918) kaj Fritz Haber.
Karl Elbs | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Karl Elbs | |||||
Naskiĝo | 13-a de septembro 1858 en Alt-Breisach, Badeno (Germanio) | ||||
Morto | 1-an de januaro 1933 (1933-01-01) en Gießen, Germana Imperio | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Frajburgo Universitato Justus Liebig de Gießen Nacia Akademio de la Sciencoj Leopoldina | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto universitata instruisto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Eble Karl Elbs ne sidas en la unua rango el la ĉiuepokaj kemiistoj, sed li sidas inter tiuj kiuj estis en la pinaklo de sia profesio en lia epoko. Lia vivo ilustras la aspekton pri tio kion oni supozas esti unu el la plej bonaj konkeroj de la homa vivo, ne estas ĝustadire tio kio restas.[2] En sia tuta vivo, Elbs verkis pli ol 80 dokumentoj pri novaj sintezoj de organikaj substancoj.