La Kariba monaĥfoko aŭ simple Kariba foko (Monachus tropicalis), aŭ marlupo, kiel fruaj esploristoj aludis al ĝi, estis specio de foko indiĝena de Karibio kaj nun supozeble formortinta. La ĉefaj predantoj de la Kariba monaĥfoko estis ŝarkoj kaj homoj.[1] Troĉasado de tiuj fokoj por oleo, kaj troa fiŝkaptado de ties manĝofontoj, estas la establitaj tialoj por la futura formorto de la fokoj.[1]. La lasta konfirmita vidaĵo de la Kariba monaĥfoko okazis en 1952 ĉe Serranilla Bank, inter Jamajko kaj Nikaragvo.[2] En 2008 la specio estis oficiale deklarita formortinta post detala kvinjara enketado kaj serĉado de la fokoj, estrita de Nacia Oceana kaj Atmosfera Administro kaj de la Nacia Marfiŝkaptada Servo.[3] La Kariba monaĥfoko estis proksime rilata al la Havaja monaĥfoko (Monachus schauinslandi), kiu loĝas ĉe Havajo, kaj estas draste endanĝerita, kaj al la Mediteranea monaĥfoko (Monachus monachus), kiu estas same draste endanĝerita. Ankoraŭ ĉirkaŭ 600 Mediteraneaj monaĥfokoj kaj 1,100 Havaja monaĥfokoj estas vivaj en naturo.[4][5]
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.