ĉeĥa esperantisto, komponisto, instruisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Karel Emanuel MACAN (naskiĝis la 25-an de decembro 1858 Pardubice - mortis la 6-an de februaro 1925 Prago) estis ĉeĥa esperantisto, komponisto, instruisto de blinduloj, mem blinda. Li estis esperantisto de 1904 kaj en 1922 fondis SOĈNE.
Karel Emanuel Macan | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de decembro 1858 en Pardubice |
Morto | 6-an de februaro 1925 (66-jaraĝa) en Košíře |
Tombo | tombejo de Vyšehrad |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto komponisto instruisto |
Lia vido komencis malfortiĝi ekde lia 12-a jaro kaj dum studado en teknikumo li plene blingiĝis. Li trovis konsolon en muziko, studis en privata orgena lernejo, poste en la praga konservatorio. Post studado li fariĝis instruisto de muziko en la praga blindula instituto Klar. Tie li kolektis librojn en brajla skribo, kiuj poste fariĝis bazo de publika porblindula biblioteko kaj presejo, kiu ĝis nun portas lian nomon. Li ankaŭ pliperfektigis brajlan skribon de muzika notado. Li estis ankaŭ aŭtoro de unua ĉeĥa brajle skribita libro kaj de - ĝis nun eldonataj - brajlaj gazetoj Zora (ĉeĥe) kaj Aŭroro (esperantlingve). En 1921 li ankaŭ aranĝis en Prago la unuan kongreson de blindaj esperantistoj.
Li naskiĝis en Pardubice kiel filo de fervoja oficisto, kiu estis translokita al Liberec, sed tie li memritiĝis en 1864 kaj transloĝiĝis kun familio al Karlín. Tie la eta Karel komencis frekventi lernejon, sed dum la milito prusa-aŭstria (1866) la familio moviĝis al Roudnice. En 1970 Karel vundis per alumeto sian dekstran okulon, kiu devis esti kirurgie forigita, poste malsaniĝis ankaŭ la maldekstra kaj la knabo tute blindiĝis. Jam kiel blindulo li studis kemion en Prago (1874-1877), sed fine li decidis, ke li dediĉos sian aŭtodidakte al muziko. En 1881 li estis akceptita al orgena lernejo, rekte en la duan klason, tie li komponis meson kaj piankonĉerton, publike prezentitan en 1884. Li daŭrigis studadon de komponado ĉe Zdeněk Fibich (1886-1893) kaj samtempe trairis en 1890 en Vieno kurson por instruistoj de nevidantoj. En 1891 li estis akceptita kiel instruisto de literaturo kaj muziko en blindula instituto Klár en Prago. Li postlasis 207 muzikaĵojn, 178 kantojn kaj 25 instrumentajn komponaĵojn.
En 1904 oni proponis al li uzi por lernantoj ankaŭ Esperanton. Malgraŭ komenca nefido li baldaŭ entuziasmiĝis por la nova lingvo. La laboron rompis la milito, sed en Ĉeĥoslovakio li daŭrigis, precipe kunlabore kun vidantoj Stanislav Stejskal, Božena Vlčková kaj Vuk Echtner.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.