ĉefurbo de Kimrio From Wikipedia, the free encyclopedia
Kardifo (ˈkɑːdɪf; angle Cardiff aŭ Caerdydd (kaɪrˈdɨːð — kimre) estas la ĉefurbo de Kimrio. La urbo situas ĉe la Sud-Kimria marbordo, ambaŭflanke de la rivero Taff. La nomo de la urbo en la kimra lingvo signifas Fortikaĵo en la Taff, de kiu venas ankaŭ la angla nomo.
Kardifo | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbego plej granda urbo urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Devizo: Deffro! Mae'n Ddydd! | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | CF | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 361 469 (2016) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 576 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 51° 29′ N, 3° 11′ U (mapo)51.481666666667-3.1791666666667 [+] | ||||
Alto | 41 m [+] | ||||
Areo | 140,3 km² (14 030 ha) [+] | ||||
Horzono | GMT [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Cardiff [+] | |||||
Kardifo estiĝis en 1093 ĉirkaŭ kastelo de la vikingoj. En la sama loko antaŭe troviĝis Romia kastelo. Ĝis la 19-a jarcento Kardifo estis relative malgranda urbo. Danke al la industriigo kaj la karbominejo la urbo forte kreskis. En 1883 fondiĝis en Kardifo universitato; la urbodomo estis konstruita en 1904. Jaron poste Kardifo ekhavis urbajn rajtojn (1905). Kvindek jarojn poste Kardifo iĝis la ĉefurbo de Kimrio (1955). En la 1980-aj jaroj la havena areo malpligraviĝis pro la karbokrizo. Intertempe en tiu loko troviĝas kontoroj kaj libertempejoj.
Ekde 1999 en Kardifo troviĝas la stadiono Millennium Stadium, lastatempe renomita Principality Stadium. Ĝis kiam estis preta la nova stadiono Wembley, tiu en Kardifo estis la plej granda de Britio. Ĝi estas 93 metrojn alta kaj la plej alta konstruaĵo de tuta Kimrio.
Kardifo estas la sidejo de la anglikana Episkopo de Llandaff (nun Mary Stallard) kaj de la katolika Ĉefepiskopo de Kardifo (nun Mark O'Toole).
Grava turisma allogaĵo de la regiono estas la Kastelo de Cardiff. Krome en Kardifo troviĝas la Nacia Asembleo de Kimrio, nacia muzeo kaj la parko Cathays. La Nacia Operejo de Kimrio en novembro 2004 iĝis parto en la Wales Millennium Centre.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.