![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/76/Tetrabrommethan.svg/langeo-640px-Tetrabrommethan.svg.png&w=640&q=50)
Karbona tetrabromido
From Wikipedia, the free encyclopedia
Karbona tetrabromido aŭ tetrabromo-metano estas neorganika kombinaĵo konsistanta je unu karbonatomo kaj kvar bromatomoj. Ĝi apartenas al la familio de la bromhalogenidoj kaj uzatas en la produktado de agrokemiaĵoj kaj kiel solvanto.
Tetrabromo-metano | |||
Kemia formulo | CBr4 | ||
![]() | |||
Karbona tetrabromido | |||
![]() | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
CAS-numero-kodo | 558-13-4 | ||
ChemSpider kodo | 10732 | ||
PubChem-kodo | 11205 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora, blanka aŭ cindrokolora solidaĵo kun toksaj proprecoj | ||
Molmaso | 331,627g mol−1 | ||
Denseco | 3,39 g/cm−3[1] | ||
Fandpunkto | 90,1°C [2] | ||
Bolpunkto | 181,2°C [3][4] | ||
Refrakta indico | |||
Ekflama temperaturo | 65,4°C [6][7] | ||
Solvebleco | Akvo:0,24 g/L | ||
Mortiga dozo (LD50) | 1800 mg/kg (buŝe) [8] | ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo Piktogramo |
| ||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H315, H318, H335 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P264+265, P270, P271, P280, P301+317, P302+352, P304+340, P305+354+338, P317, P319, P321, P330, P332+317, P362+364, P403+233, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Plejmultal el la metalaj bromidaj komponaĵoj estas akvosolveblaj kaj uzataj en akvopurigado, kemia analizo kaj en ultre alta pureco por aplikoj en certaj kristalaj produktadoj. La bromida jono en akva solvaĵo povas esti detektita aldonante karbona dusulfido (CS2) kaj kloro. Karbona tetrabromido uzatas kiel solvanto por grasoj, ciroj kaj oleoj, en plasta kaj kaŭĉuka industrio por blovado kaj vulkanizado, plue por polimerigo, kiel sedativo kaj kiel peranto en fabrikado de agrokemiaĵoj. Pro sia neflamemo ĝi estas uzata kiel ingredienco en fajrorezistaj kemiaĵoj. Ĝi ankaŭ estas uzata por apartigi mineralojn pro sia alta denseco. Ĝi uzatas laboratorie kiel reakciaĵo en organikaj sintezoj.