Karakteriza disonanco
From Wikipedia, the free encyclopedia
Karakteriza disonanco estas en muziko unu aŭ pluraj tonoj, kiuj estas aldoneblaj al trisono kaj klarigas ties funkcion en la harmonia kunteksto.
La plej kutima disonanco tiaspeca estas la eta septo, kiu faras dominanton dominantseptakordo. Per ĝi la trito (la strebotono al la baza tonalo de la toniko) de la dominanto-trisono ricevas samvaloran, malsupren strebantan kunulon en tritona distanco, kiu kutime dissolviĝas al la trito de la toniko. Ĉi tiu dominantseptakordo povas esti akrigata per almetado de kromaj karakterizaj disonancoj, ekz. per la eta aŭ ega naŭto.
Alian specon oni ankaŭ trovas je la subdominanto: jen temas pri la ega sesto, ankaŭ nomata aldona sesto. Ĉi-kuntekste la termino karakteriza disonanco tamen estas pridisputata: Se oni kondukas la subdominantan kvintsekstan akordon en la dominanton, la kvinto funkcias ekde la bas-tono kiel disonanco, kiu dissolviĝas en la dominantan triton kvazaŭ sinkopo.
Ĉar ĉi tiuj kunsonaĵoj pro aŭdspertoj ekigas klarajn asociadojn, la maltonala muziko malaprobas ilin: Por ĝi gravas ĝuste la neniigo aŭ evitado de tiaj tradiciaj sonoj kaj modeloj.