From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kapuĉa mokbirdo (Nesomimus macdonaldi) aŭ Espanjola mokbirdo estas birdo de la familio de Mimedoj kiu troviĝas kiel Endemismo en la insulo Española de Galapagoj, Ekvadoro kaj estas membro de la Galapagoaj mokbirdoj, kvar tre rilataj specioj endemiaj de la insularo. Ĝi troviĝas en sekaj arbaroj kaj estas ĉiomanĝanta, kvankam unuarange estas ĉu karnovora ĉu kadavromanĝanta. Tiu specio havas tre teritorian socian strukturon kaj ne timas homojn.
Kapuĉa mokbirdo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kapuĉa mokbirdo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Nesomimus macdonaldi (Ridgway, 1890) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Kiel ĉe aliaj specioj de Galapagaj mokbirdoj, tiu specio havas makulitan grizbrunan plumaron kun blanka subventro. La longaj vosto kaj gamboj donas al la birdo ĝian distingan aspekton. Tiu specio havas longan, maldikan bekon, utilan por frapi la ovojn de marbirdoj. Tiu specio havas la plej grandan bekon inter ĉiuj galapagaj mokbirdoj.[1] Krom la malhelaj (preskaŭ nigraj) beko kaj gamboj, tiu specio estas tre nigreca en flugiloj, sed estas ankaŭ tre bruna en dorso, flugilplumoj kaj ĉefe vosto. La krono estas tre griza kaj la hela superokula strio kiu aperas en aliaj membroj de la familio ne estas tiom markata, dum la nigreca traokula strio estas tre markata kaj ampleksas suben kiel vizaĝa nigreca zono kio kompletas la malhelan kapon de kie devenas la nomo de la specio kiel Kapuĉa mokbirdo.
La specio, kun la aliaj galapagaj mokbirdoj, ŝajne estas descendaj de la kontinenta specio de alia genro Mimus longicaudatus, la ekvadora Longvosta mokbirdo.[2]
Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustejoj. Troviĝanta nur en la insulo Española, tiu birdo povas troviĝi tra la tuta seka arbustejo de la insulo.[3]
Tiu specio havas ĉiomanĝan dieton, sed estas ĉefe predanta aŭ kadavromanĝanta.[1] Tiu specio manĝas ovojn de marbirdoj kiuj nestumas en la insulo,[4] kaj same manĝas el mortintaj bestoj kaj el mortigitaj de aliaj predantoj, kiaj la Galapaga akcipitro.[3]
Tiu birdo estas ege agresema kaj scivolema, kaj ne sentas ian ajn timon el homoj. Tiu birdo sekvas turistojn serĉe de manĝaĵoj, trinkaĵoj aŭ eĉ iun ajn nekutiman aĵon.[2] Foje ili klopodas akiri akvon el turistoj frapante iliajn akvobotelojn.[5]
Tiuj birdoj havas fortan socian strukturon organizitan en familiaj grupoj. Tre teritoria, tiu grupo kooperative ĉasas en sia areo kaj defendas ĝin kontraŭ aliaj grupoj. Membroj duarangaj de la grupo helpas en la idozorgado.[1]
Tiu birdo estas konsiderata kiel vundebla en naturo de BirdLife International ĉefe pro sia limigita areo. La rompebla ekosistemo kaj granda risko de malbonaj veterkondiĉoj metas la specion ĉe preciza risko de populaciperdo.[6] Oni ĉirkaŭkalkulas, ke estas malpli da 2,500 en naturo.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.