Kaprimulgoj estas la birdoj de la genro Caprimulgus, tio estas granda (multnombraj specioj) kaj tre disvastigita genro de kaprimulgedoj. La nomo devenas el la Latina por kaprinsuĉistoj, baze sur la malnova miskredo, ke la Eŭropa kaprimulgo povas suĉi lakton el kaprinoj. La sama termino Kaprimulgoj povas utili unue por aludi la individuojn de la Eŭropa kaprimulgo, due nur la membrojn de la genro Caprimulgus (kiel en tiu artikolo), trie ankaŭ la membrojn de aliaj samsubfamiliaj genroj ene de la subfamilio de Caprimulginae aŭ eĉ kvare la membrojn de la tuta familio de Kaprimulgedoj, do inklude la membrojn de la subfamilio Chordeilinae. Pli malprecize estus kvina ŝtupo inkludante ankaŭ la membrojn de la aliaj familioj ene de la ordo de Kaprimulgoformaj birdoj.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
La kaprimulgoj de la genro Caprimulgus troviĝas ĉirkaŭ la tuta mondo, kaj kiel aliaj kaprimulgedoj ovodemetas surgrunde sen nesto. Ili estas pli aktivaj malfruvespere kaj frumatene aŭ nokte kaj manĝas ĉefe tineojn kaj aliajn grandajn flugantajn insektojn. Kelkaj specioj, malkutime ĉe birdoj, ripozas laŭlonge de branĉo, anstataŭ laŭlarĝe, kio helpas la kamuflon dumtage. Mezvarmaj specioj estas tre migrantaj, kaj vintras en tropikoj.
Plej parto havas etajn piedojn, malutilaj por piediri, kaj ties milda plumaro estas tre kamufla kaj aspektas kvazaŭ arboŝelo aŭ seka foliaro. Ili estas mezgrandaj kaj noktajbirdoj de longaj pintaj flugiloj, mallongaj kruroj kaj mallongaj bekoj. Ili havas longajn bridajn haregplumojn. Multaj havas ripeteman kaj ofte mekanikajn kantojn.
Ili havas etajn krurojn (neutilaj por marŝado) kaj longajn flugilojn (kiuj permesas akrobatan flugadon). La milda plumaro estas kamufla. Kelkaj specioj kuŝas ne tra la branĉoj de la arboj, kiel la plej parto de la birdoj, sed laŭlonge. Tiel ili nevideblas dumtage ĉar aspektas kvazaŭ sekaj branĉoj. Tamen tiu preskaŭ perfekta kamuflado paradokse endanĝerigas kaprimulgojn, ĉar ili laŭinstinkte kiam estas for de ĝia kamufla medio, ekzemple sur ŝoseoj, sentas, ke neniu vidas ĝin kaj tiel nenial estas en danĝero. Je ĝia preferata sunsubira horo ĝiaj brilaj okuloj estas videblaj el centoj da metroj kontraŭ la aŭto-lumoj, la ŝoforo povas haltigi la aŭton eĉ je unu metro de la birdo kaj ĝi ne forflugos kvazaŭ neniu povas vidi ĝin. Se oni malfermas la pordoj aŭ oni daŭrigas la vojon ĝi forflugos laŭ ĝia moro. Tamen la plej granda parto de la ŝoforoj ne haltas la aŭtojn kaj multaj birdoj pereas pro ilia fido je kamuflo sen scii, ke ebenega unukolora ŝoseo ne samas al ĝia multkolora bruna medio.
Eŭropa kaprimulgo, Eŭropazia aŭ simple kaprimulgo (Caprimulgus europaeus).
Ĝangala kaprimulgo (Caprimulgus indicus) vivas en sudorienta Azio (ekde Barato al Manĉurio), havas makulojn ĉe la pinto de la flugiloj, vosto kaj kolo pli videblajn kaj blankajn. Ĝia plumaro estas pli bruna ol tiu de aliaj kaprimulgoj.
Ruĝkola kaprimulgo (Caprimulgus ruficollis) vivas en suda Iberia Duoninsulo kaj Magrebo ĝis Niĝerio, malofte videblas pli norde, ekzemple en Francio). Ĝia plumaro estas pli flava ol tiu de la eŭropa kaprimulgo. Estas sufiĉe videblaj la blankaj makuloj ĉe kolo kaj subokulaj.
Makulvosta kaprimulgo (Caprimulgus maculicaudus) vivas ekde Meksiko ĝis Brazilo.
Malagasa kaprimulgo (Caprimulgus madagascariensis), kiel komprenite, vivas en Madagaskaro kaj insularo Sejŝeloj. Ĝi montras grandan ruĝan makulon ĉirkaŭ ĉiu okulo.