![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5e/AT1310_map.png/640px-AT1310_map.png&w=640&q=50)
Kaoko-Dezerto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kaoko-Dezerto aŭ Kaokoveld estas marborda dezerto kaj, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF), tersupraĵa ekoregiono el la sudafrik-dezerta ekoprovinco de la afrotropisa ekozono. Ĝi etendiĝas norde de Namibo kaj situas en norda Namibio kaj suda Angolo. La limon de tiu dezerto konstituas Uniab-Rivero, kvankam foje tiu ĉi estas konsiderita ene de ĝi. Biome la ekoregiono apartenas al la dezertoj kaj kserofitaroj. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono "Namibo-Karuo-Kaoko-Dezertoj".
Rapidaj faktoj Landoj, Koordinatoj ...
Kaoko-Dezerto | |
Kaokoveld | |
dezerto | |
Landoj | ![]() ![]() |
---|---|
Koordinatoj | 24° 45′ 07″ S 15° 16′ 35″ O (mapo) |
Areo | 45 700,0 km² (4 570 000 ha) |
Biomo | Dezertoj kaj kserofitaroj |
Klimato | Arida klimato |
![]() | |
Fermi