From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kantoverkista Famulejo, en angla Songwriters Hall of Fame (SHOF), estis fondita en 1969 de la kantoverkisto Johnny Mercer, de la muzika publikigisto kaj kantoverkisto Abe Olman kaj de la publikigisto kaj entreprenisto Howie Richmond por honorigi tiujn kies verkaro reprezentis kaj plutenas la heredon de gamo el la plej ŝatataj kantoj el la kantaro de populara muziko tutmonde. Ĝi ne nur omaĝas tiujn establitajn kantoverkistojn, sed ankaŭ aliras al disvolvigo de novaj kantoverkistaj talentoj pere de laborgrupoj, montrofenestroj kaj stipendioj. Estas multaj programoj deseignitaj por instrui kaj malkovri novajn kantoverkistojn. Nile Rodgers estas proparolanto de la organizaĵo.[1]
Kantoverkista Famulejo | ||
---|---|---|
honorigo halo de famo | ||
Komenco | 1969 vd | |
Geografia situo | 34° 2′ 41″ N, 118° 15′ 53″ U (mapo)34.044722222222-118.26472222222 | |
Lando(j) | Usono vd | |
Situo | Los-Anĝeleso | |
| ||
Fondinto(j) | Johnny Mercer • Abe Olman vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Kantoverkista Famulejo ekzistus nur kiel interreta virtuala kolekto ĝis 2010, kiam ĝi estis por la unua fojo ekspoziciita kiel fizika galerio ene de la Grammy Museum en Los Angeles.[2] Havante sub-konstruaĵan instalaĵon ĉe Brill Building en Novjorko, tiu Famulejo ne havas permanentan lokon kaj la premiceremonio ne estas televidigita.[3]
Ĝis 2010, 383 individuoj estis metitaj en la SHOF. La popa muzikgrupo Bee Gees havis la tri fratojn metitaj en 1994, dum Queen estis la unua rokbando kiu havas ĉiujn siajn bandomembrojn metitaj en 2003.[4][5]
Estas diversaj kategorioj aŭ premioj en la Famulejo, nome la jenaj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.