formo de la angla lingvo parolata en Kanado From Wikipedia, the free encyclopedia
Kanada angla aŭ kanadangla lingvo (CanE, CE, en-CA)[1] estas la aro de varioj de la angla lingva indiĝena al Kanado. Laŭ la censo de 2016, la angla estis la denaska lingvo de pli ol 19,4 milionoj da kanadanoj aŭ 58.1% de la tuta loĝantaro. La cetero de la loĝantaro estis denaskaj parolantoj de la kanada franca (20.8%) aŭ de aliaj lingvoj (21.1%).[2] Pli granda nombro, 28 miliono da homoj, raportis, ke ili uzas la anglan kiel plej uzata lingvo.[3] De kanadanoj ekster la provinco de Kebekio, 82% raportis, ke ili parolas la anglan denaske, sed ene de Kebekio la nombro estis nur 7.5% ĉar loĝantoj estas plejparte denaskaj parolantoj de la kanada franca.[4]
La kanadangla enhavas ecojn de kaj la brita kaj la usona angla, kaj ankaŭ kelkajn unike kanadajn ecojn.[5] La kanada angla samas kun la usonangla plejparte,[6][7] la preciza influo de usonangla, britangla, kaj aliaj fontoj al kanadanglaj varioj estis la daŭranta temo de sistemaj studoj ekde la 1950aj jaroj.[8]
Fonologie, la kanadangla kaj la usonangla estas klasifikataj kune kiel la nordamerika angla, emfazante la fakton, ke la preskaŭ ĉiuj eksteruloj, eĉ aliaj denaskaj anglalingvanoj, ne povas distingi la tipajn akĉentojn de la du landoj sole pro la sono. Kanadanoj kaj usonanoj mem foje havas problemon distingi siajn proprajn du akĉentojn,[9][10] precipe kiam iu parolas kun urba norma kanadangla akĉento, kiu ofte sonas identa al okcidentusona angla.
Kanada literumo de la angla lingvo kombinas britajn kaj usonajn metodojn, kaj aldonas kelkajn hejman ecojn.
Laŭ la gravaj sonsistemaj (fonologioj) de la angla lingvo ĉirkaŭ la mondo, la kanadangla plej proksimas al la usonangla, ambaŭ estante grupigintaj kunen en nordamerika angla sonsistemo. La ĉefa kanada akĉento ("la norma kanada") ofte kompariĝas al la tre simila kaj plejparte koincida "ĝenerala usona" akĉento, akĉento ĝenerale parolata trans Usono kaj perceptata tie relative mankanta rimarkeblajn regionajn ecojn.
La provincoj oriente de Ontario montras la plej grandan dialektan diversecon. Norda Kanado estas, laŭ William Labov, formiĝanta dialekta regiono, kaj unueca angla dialekto ankoraŭ ne formiĝis.[13] Tre unueca dialekto ekzistas en okcidenta kaj centra Kanado, situacio kiu estas simila al tio de okcidenta Usono. Labov identigas regionon "Enlanda Kanado" kiu koncentras ĉiujn la difinajn ecojn de la dialekto centrita en la prerioj, kun randaj areoj kun pli variaj skemoj inkluzive la metropolaj areoj de Vancouver kaj Toronto.[14] Ĉi tiu dialekto formas dialektan kontinuumon kun la fora okcidenta usonangla. Tamen, ĝi estas tre malsama de la enlanda norda usonangla de la centra kaj orienta regionoj de la Grandaj Lagoj.
Difina trajto de la kanadangla estas "vokala levo". La diftongoj /aɪ/ kaj /aʊ/ "levas" antaŭ senvoĉaj konsonantoj, konkrete /p/, /t/, /k/, /s/, /ʃ/ kaj /f/. En tiaj okazoj, /aɪ/ igas [ʌɪ~ɜɪ~ɐɪ]. Unu de la malmultaj fonetikaj variabloj kiu dividas kanadanojn regione estas la prononco de la levita alofono /aʊ/. En Ontario, /aʊ/ inklinas havi meza-centran aŭ eĉ meza-frontan artikulacion, foje preskaŭ [ɛʊ], dum en okcidento kaj la maraj provincoj, pli retirita sono estas aŭdita, pli proksime al [ʌʊ].
Multaj homoj en la maraj provincoj – Nov-Skotio, Nov-Brunsviko, kaj Insulto Princo Eduardo – havas akĉenton kiu sonas pli kiel la skota angla kaj, en kelkaj lokoj, la irlanda angla ol ĝenerala usonangla. Ekster gravaj komunumoj, dialektoj povas varii multe de komunumo al komunumo, kaj de provinco al provinco, pro etna deveno kaj pro pasinteco en kiu malabundis vojoj kaj abundis komunumoj, kaj kelkaj vilaĝoj estis tre izolitaj. En la 1980aj jaroj, loĝantoj de vilaĝoj en norda Nov-Skotio povus identigi sian vilaĝon laŭ dialektoj kaj akĉentoj. Oni ofte konsideras la dialektojn de Insulo Princo Eduardo plej distingebla grupiĝo.
La fonologio de marprovinca angla havas kelkajn unikajn ecojn:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.