Kanada Esperanto-Asocio
landa Esperanto-asocio de Kanado. / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kanada Esperanto-Asocio (KEA; angle: Canadian Esperanto Association, france: Association canadienne d’espéranto) estas la landa Esperanto-asocio de Kanado. Ĝi fondiĝis en 1958 pro iniciato de Dez Hackett post tiucela referendumo en 1957, kaj iusence daŭrigas la pli frue ekzistantan asocion sam-noman kiu fondiĝis en 1907 kaj kiu ĉesis funkcii en 1939 pro la Dua Mondmilito. Instigo al la fondo estis interalie la problemoj ĉirkaŭ Esperanto-Asocio de Norda Ameriko sub George Alan Connor. Kanada Esperanto-Asocio estas Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio, kaj ĝia junulara sekcio, Junularo Esperantista Kanada (kvankam neaktiva lastatempe) estas la kanada sekcio de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
Rapidaj faktoj landa asocio de UEA, Komenco ...
Kanada Esperanto-Asocio | |||||
---|---|---|---|---|---|
landa asocio de UEA | |||||
Komenco | 1958 vd | ||||
Lando(j) | Kanado vd | ||||
Sidejo | Otavo | ||||
Ĉefestro(j) | Paul Hopkins vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | neprofitcela organizaĵo | ||||
Fermi