From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kampbela albatroso aŭ Kampbela talasarko (Thalassarche impavida) estas mezgranda talasarko de la familio de albatrosoj. Ili reproduktiĝas nur en Kampbelinsulo kaj la asocia insuleto Jeanette Marie, malgranda insularo de Novzelando en la Suda Pacifiko. Ĝi estis foje konsiderata subspecio de la Nigrabrova albatroso. Ĝi estas mezgranda blankanigra albatroso kun helflava iriso.[1]
Kampbela albatroso | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kampbela albatroso | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Thalassarche impavida (Mathews, 1912) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Talasarkoj estas tipo de albatrosoj kiuj apartenas al la familio de Diomedeedoj kaj al la ordo de Procelarioformaj, kun pufinoj, fulmaroj, ŝtormopetreloj, kaj merĝopetreloj. Ili kunhavas iajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko nome narikornoj[2], kvankam la naztruoj ĉe albatrosoj estas en la flankoj de la beko. La bekoj de Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ en tio ke ili disiĝas en inter 7 kaj 9 kornecaj platoj. Fine, ili produktas stomakoleon faritan el vaksoesteroj kaj trigliceridoj kiu estas stokita en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj sane kiel energiriĉa manĝofonto kaj por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[3]
Ili havas ankaŭ salglandon situanta super la naza trapasejo kiu helpas sensaligi ties korpojn, pro la alta kvanto de oceana akvo kiun ili englutas. Ĝi elpelas altan salan solvaĵon el sia nazo.[4]
En 1998, Robertson & Nunn sugestis la disigon de la specio el la Nigrabrova albatroso, Thalassarche melanophrys.[5] Dum la venontaj kelkaj jaroj pliaj fakuloj akceptis, komence ĉe BirdLife International en 2000,[1] sekve de Brooke en 2004.[6] Ne interkonsentis James Clements,[7] nek ACAP, kaj la SACC agnoskas neceson de propono.[8]
Ĝi pezas 3.21 kg kaj estas 88 cm longa.[1][9][10] Plenkreskulo estas tre simila al la Nigrabrova albatroso, diference en okulkoloro. Ĝi havas blankajn kapon, kolon, pugon kaj subajn partojn, kun nigraj subflugiloj, dorso kaj vosto. La subflugiloj estas blankaj kun larĝa nigra bordo. Ĝi havas nigran triangulon ĉirkaŭ la okulo kiu atingas la bekon, kiu estas flava kun oranĝeca pinto. Ili havas ankaŭ helflavajn irisojn. Junuloj havas brungrizan bekon kun nigra pinto, malhelaj okuloj kaj malpli da nigro en subflugiloj.
La averaĝa vivodaŭro estas de ĝis 28 jaroj, sed ĉefe pro manko de studo, ĉar plej albatrosoj povas vivi sufiĉe pli ol 50 jaroj.[1]
Loko | Populacio | Dato | Tendenco |
---|---|---|---|
Kampbelinsulo & Jeanette Marie, Kampbelinsuloj | 24,600 paroj | 1997 | Pliiĝanta 1.8% jare |
Totalo | 49,000 | 1997 | Pliiĝanta 1.8% por jaro |
La Kampbela albatroso reproduktiĝas en norda kaj okcidenta marbordo de Kampbelinsulo kaj ĉe la insuleto Jeanette Marie. Dum la reprodukta sezono ili manĝas el la Suda Insulo kaj Chatham Rise al la Maro de Ross.[11][12] Junuloj kaj nereproduktuloj iras nur tra sudaŭstraliaj akvoj, la Tasmana Maro, kaj sudokcidenta Pacifika Oceano.[13][14]
La Kampbela albatroso manĝas fiŝojn, kalmarojn, krustulojn, kadavraĵojn, kaj gelatenajn organismojn.[15]
Reproduktaj birdoj emas nestumi sur kornicoj kaj deklivoj kovritaj de malalta herbo, herbotufoj, aŭ koto.[6] Ili komencas reproduktiĝi 10jaraĝaj[14] kaj ili havas reproduktan sukcesindicon de 66%.[1] Plenkreskuloj revenas al la reprodukta kolonio komence de aŭgusto kaj komencas ovodemetadon fine de septembro. La ino demetas ununuran ovon kiu estas kovata dum ĉirkaŭ 70 tagoj. La elnestiĝo okazas post ĉirkaŭ 130 tagoj post eloviĝo.[6]
La IUCN klasigas tiun specion kiel Vundebla pro limigita nombro de reproduktaj lokoj.[16] Plej ĵusa ĉirkaŭkalkulo en 1997 havigis 24,600 parojn.[17] Inter 1992 kaj 1997 kalkulitaj kolonioj estis pliiĝantaj ĉe indico de 1.8%.[17] Plenkreskula survivindico estas de 94.5%.[1] Ili havas loĝan teritorion de 31,700,000 km² kaj reproduktan teritorion de nur 13 km².[1]
Plej danĝera minaco al tiu specio estas fiŝkaptado, kaj per multhokado[13][18][19] kaj per trenretoj.[18][20]
La sovaĝiĝintaj ŝafoj kiuj estis ekzistintaj en Kampbelinsulo estis tute forigitaj ĉirkaŭ 1991, kaj ratoj kaj katoj estis forigitaj ĉirkaŭ 2001.[21] Fine oni entreprenis studojn por kompleti ties protektadon.[19]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.