Kamio[1] (japane 神 kami, laŭvorte "diaĵo" aŭ "spirito") estas en la ŝintoismo nocio por ĉiu adoraĵo, ekzemple dioj, spiritoj kaj animoj de la prauloj. La radikoj de tiu nocio troveblas en la animismo.
La nombro de la kamioj estas potenciale senlima, ĉar kamio povas esti ĉiu agado, kaj estaĵo. Laŭ loka eldiro: Japanio estas „lando de la ok milionoj da kamioj” (japane 八百万の神, yaoyorozu-no-kami).
Kamio povas esti:
- natura forto: la enkorpiĝo de energio en diversaj objektoj kaj lokoj,
- diaĵo, dio: respondecas al la okcident-kultura esprimo por dio; ĝi estas grupo de la estigantoj kaj posedantoj de spirita energio;
- animo: spiritoj de influaj kaj kapablaj personoj, kiuj - post morto de la korpo - transformiĝas al kamio kaj plu influas la mondon. Ekzistas do malbonintencaj animoj.
- spiritoj: transmondaj reprezentantoj, protektantoj de certaj homoj, vivaĵoj, lokoj, objektoj, fenomenoj, agadoj
Kamiino aŭ diino povas esti nomata megami (女神) en la japana, sed tio estas iom nova tradicio.
Referencoj
Vidu ankaŭ
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.