Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kalkoŝtona filoskopo (Phylloscopus calciatilis) estas specio de la genro de filoskopoj aŭ Phylloscopus lastatempe konsiderata kiel tipa genro en la propra familio de Filoskopedoj kaj antaŭe enmetita en la familio de Silviedoj. Kiam tiu specio estis vidata la unuan fojojn, dekomence en 1994, ĝi estis mismetita kun la simila Sulfurbrusta filoskopo.[1]
Kalkoŝtona filoskopo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kalkoŝtona filoskopo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Phylloscopus calciatilis (Alström, 2010) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝenerale ĝi estas kiel aliaj filoskopoj grizverdeca supre kaj helverdeca sube. La kruroj kaj vosto estas malhelaj. En vizaĝo videblas traokula malhela strio, pli helaj superokulaj strioj, tre malhelaj kaj larĝaj flankaj strioj kaj centra hela strikrono.
Tamen ĝi estas pli malgranda ol la Sulfurbrusta filoskopo, kaj havas pli rondoformajn flugilojn. La plumaro estas preskaŭ identa, kun komparoj montrantaj nur iome pli da helflavo sube kaj pli grizan nuancon supre. Kvankam pli malgranda, la beko estas proporcie pli granda ol tiu de la Sulfurbrusta filoskopo. Oni ne disponas el akurataj mezuroj; la holotipo havas flugillongon de 5.2 cm; la paratipo vostolongon de 3.7 cm kaj bekolongon de 1.39 cm.[2]
Tiu specio loĝas en norda Vjetnamo kaj Laoso, kaj eventuale ankaŭ en suda Ĉinio. La latina specinomo, calciatilis, signifas "loĝanto en kalko", kio same kiel la komuna nomo aludas al ties natura habitato, kiu estas larĝafoliaj ĉiamverdaj kaj duonĉiamverdaj arbaroj de kalkaj karstaj montoj.[2] La Laosa piknonoto, priskribita en 2009, troviĝis en la karsto de la sama regiono.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.