Kalia ricinoleato
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kalia ricinoleato aŭ C18H33KO3 estas organika kalia salo de ricinoleata acido, flaveca likvaĵo uzata kiel herbicido, insekticido, surfaktanto, emulsiiganto, kaj plastiganto. La kemia strukturo de kalia ricinoleato estas simila al tiuj de certaj naturaj kemiaĵoj produktataj de superaj akvoplantoj kiuj inhibas kreskadon de blu-verdajn algojn. Aliaj uzoj inkludas plibonigon de la akvokvalito, kaj elimino de nedezirataj fiŝodoroj.
Kalia ricinoleato | |||
Plata kemia strukturo de la Kalia ricinoleato | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Kalia ricinoleato | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 7492-30-0 | ||
PubChem-kodo | 23716429 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | klarflava likvaĵo | ||
Molmaso | 336,55691 g·mol−1 | ||
Bolpunkto | 416,40 °C | ||
Ekflama temperaturo | 219,80 °C | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R26 | ||
Sekureco | S36 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H319, H411 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P273, P280, P305+351+338, P337+313, P391, P501[1] | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
En akva solvaĵo ricinoleato de kalio produktas bazan karakteron kaj estiĝo de kaliaj katjonoj kaj ricinoleataj anjonoj. La unuaj provoj prepari la ricinoleatan acidon okazis en 1888 de la germana kemiisto Friedrich Krafft (1852-1923). Ricinoleata acido posedas kontraŭdolorajn kaj anti-inflamajn proprecojn. Kiel algicidoj, ricinoleatoj estas uzataj en la kontrolo de cianobakterio kiu donas blu-verdecan koloron al akvo.