Kaiser-Wilhelm-Societo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kaiser-Wilhelm-Societo aŭ Imperiestro-Vilhelmo-Societo, plennome Kaiser-Wilhelm-Societo por la progresigo de la sciencoj (germane Kaiser-Wilhelm-Gesellschaft zur Förderung der Wissenschaften, nomita laŭ Kaiser Wilhelm = Imperiestro Vilhelmo) estis germana scienca institucio establita en la Germana Imperio en 1911. Ties funkcioj estis poste transprenitaj de la Max-Planck-Societo. La Kaiser-Wilhelm-Societo estis ombrela organizo por multaj institutoj, esplorstacioj, kaj esplorunuoj kreitaj sub ĝia aŭtoritato.
Kaiser-Wilhelm-Societo | ||
---|---|---|
scienca societo | ||
Komenco | 1911 vd | |
Fino | 1948 vd | |
Poste | Max-Planck-Societo vd | |
Lando(j) | Germanio vd | |
Sidejo | Dahlem | |
Fondinto(j) | Adolf von Harnack vd | |
Ĉefestro(j) | Adolf von Harnack • Max Planck • Carl Bosch • Albert Vögler vd | |
Filioj | Senckenberg German Entomological Institute • Kaiser-Wilhelm-Institut für Eisenforschung • Max Planck Institute for Coal Research • Kaiser Wilhelm Institute for Coal Research • Kaiser-Wilhelm-Institut für Metallforschung • Max Planck Institute for Dynamics and Self-Organization • Kaiser-Wilhelm-Institute for cultivation research • Max Planck Institute for Protein and Leather Research vd | |
La Kaiser-Wilhelm-Gesellschaft (KWG) estis fondita en 1911 por helpi la progreson de la naturaj sciencoj en Germanio, fondante kaj eltenante esplorinstituciojn formale sendependa el la ŝtato kaj el ties administracio. La institucioj estis sub la gvidado de elstaraj direktoroj, inter kiuj figuroj kiel Adolf von Harnack, Walther Bothe, Peter Debye, Albert Einstein, Fritz Haber kaj Otto Hahn.