![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/21/Robert_Edwin_Peary.jpg/640px-Robert_Edwin_Peary.jpg&w=640&q=50)
Kaffeklubben
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kaffeklubben, Coffee Club Island aŭ Kafkluba Insulo (dane Kaffeklubben Ø; gronlande Inuit Qeqertaat) estas malgranda insulo kiu kuŝas ĉe la norda pinto de Gronlando. Ĝi enhavas la plej nordan punkton de tero sur la Tero.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/64/Kaffeklubben_island_aerial_photo.jpg/640px-Kaffeklubben_island_aerial_photo.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/21/Robert_Edwin_Peary.jpg/640px-Robert_Edwin_Peary.jpg)
Kaffeklubben troviĝas ĉe 83° 39′ 42″ N 30° 36′ 36″ U (mapo), kaj estas je 713.5 kilometroj (443.3 mi) el la geografia Norda Poluso. Ĝi situantas norde de la fjordo Frederick E. Hyde, ĉirkaŭ 37 km oriente de la Kabo Morris Jesup kaj okcidente de la Kabo Bridgman, iom oriente de centra punkto ĉe la norda marbordo de Gronlando. Kaffeklubben estas proksimume 0.7 km longa,[1] kaj ĉirkaŭ 300 m larĝa je ties plej larĝa punkto. La plej alta punkto estas ĉirkaŭ 30 m super marnivelo.[1]