From Wikipedia, the free encyclopedia
La kabo Gata estas kabo situanta en la sudoriento de Iberio, ĉe la Mediteranea Maro, apartenanta al la municipo de Níjar, en la provinco Almerio, Andaluzio, Hispanio.
Ĉi tiu artikolo temas pri kabo en Iberio. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Gata. |
Kabo Gata | ||
---|---|---|
kabo [+] | ||
Situo | Hispanio, Andaluzio | |
- koordinatoj | 36° 43′ 19″ N, 2° 11′ 35″ U (mapo)36.72189-2.19297 [+] | |
Kabo Gata | ||
Vikimedia Komunejo: Cabo de Gata [+] | ||
Ptolemeo aludis al kabo Gata kiel ĥaridemou Akra, kio signifas “elstaraĵo de la karneoloj”, loko konata de la navigantoj grekaj kaj fenicaj kiuj luktis inter si por la kontrolo de la areo.
Poste, Aviano, en su Ora maritima aludas al ĝi kiel Iugum Veneris (Kabo de Venuso), reference al la diino de deveno tarteza kiun la romianoj identigis kun Afrodito. Por veneri ĝin starigis templon sur la monteto Testa.
La abundo de agatoj en la tereno, kiu estis tialo por la fenica nomo, reprenigis ĝin dum la Mezepoko, kaj ĝi estis konata kiel Cabo de las Ágatas (kabo de agatoj). Per kontrakto de fonetiko, hegemoniiĝis tiu uzata aktuale.
Alia eblo estas ke la termino venas de latina vorto adoptita de araboj. De "kApita" oni irus al araba "qabta" per sinkopo de la "i", kio estus aktuale pleonasmo: nome la kabo de "Kabo" tradukita.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.