komunumo de Italio From Wikipedia, the free encyclopedia
Aviano estas komunumo en la orienta parto de norda Italio. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la provinco Pordenone, formale ekde oktobro 2017 restrukturita (pri tio vidu la provincan tekston). Fine de 2023 en la komunumo vivis 8 948 loĝantoj.
Aviano | |||||
komunumo de Italio vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Friulo-Venecio Julia | ||||
Provinco | PN Pordenono | ||||
Geografia situo | 46° 4′ N, 12° 35′ O (mapo)46.06666666666712.583333333333 | ||||
Alto super marnivelo | 159 m | ||||
Areo | 113 km² | ||||
Loĝantaro | 8948 (2023) | ||||
Loĝdenso | 79 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Costa, Giais, Marsure, Piancavallo | ||||
Najbaraj komunumoj | Barcis, Budoia, Fontanafredda, Montereale Valcellina, Roveredo in Piano, San Quirino, Tambre (BL)
| ||||
Nomo de loĝantoj | avianesi | ||||
Poŝtkodo | 33081 | ||||
Imposta kodo | A516 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 093004 | ||||
Telefona prefikso | 0434 | ||||
Estro | |||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
En ĝia komunuma teritorio situas bazo kaj flughaveno de la Itala Aer-Armeo kaj de NATO, kiun mastrumas la Usona Aer-Armeo. En kaj ĉirkaŭ Aviano loĝas multaj soldataj kaj civilaj usonanoj, kiuj laboras en la bazo aŭ en la flughaveno. La historia loĝloko interalie disponas pri ruino de eksa kastelo el la unua duono de la 10-a jarcento kaj jam multajn jarcentojn nomiĝis Aviano antaŭ ol ĝi fariĝis centro de aviado - la simileco de la du vortoj estas nur hazarda.
Piancavallo, konata alpa skiejo, estas frakcio de Aviano.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.