Kabo Blanc-Nez
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kabo Blanc-Nez situas en Escalles en departemento Pas-de-Calais, je 10 km de urbo Calais. Ĝi estas la plej norda klifo de Francio.
Kabo Blanc-Nez | ||||
---|---|---|---|---|
Grand site de France | ||||
Kabo Blanc-Nez kaj plaĝo de Escalles | ||||
protektata areo, kabo [+] | ||||
Oficiala nomo: Cap Blanc-Nez | ||||
Lando | Francio | |||
Regiono | Nord-Pas-de-Calais | |||
Departemento | Pas-de-Calais | |||
Municipo | Escalles | |||
Situo | Escalles | |||
- koordinatoj | 50° 55′ 21″ N, 1° 42′ 59″ O (mapo)50.92251.7163888888889 | |||
Areo | 0,39 km² (39 ha) | |||
Estiĝo | 1987 | |||
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | ||||
Kategorio IUCN | IV | |||
Proksima urbo | Calais | |||
|
||||
Kabo Blanc-Nez | ||||
Vikimedia Komunejo: Cap Blanc-Nez [+] | ||||
Retpaĝaro: TTT-ejo pri Kaboj Gris-Nez kaj Blanc-Nez | ||||
Direktivo Oiseaux (birdoj) | ||||
Ĝi konsistas el krutaj klifoj el kalko kaj marno. Tiuj klifoj altas ĝis 134 metroj (151 metroj laŭ Konservatorio de Marbordo) super roka flusejo.
Ĝi estas unu el la simbolaj lokoj de Regiona natura parko de Kaboj kaj Marĉoj de Opale, kiu estas unu el la du grandaj lokoj de « Grand Site des Deux Caps ». Sur la klifo kreskas herba erikejo, je kvalito ligita al la grundo, al la ventoj kaj al la salitaj ondoŝprucaĵoj. Tiuj herbaj areoj estas ĉirkaŭataj de grandaj kulturoj kun militaj spuroj (bombkrateroj de la dua mondmilito ).
En klara vetero, eblas distinge observi la klifojn de la anglaj bordoj, Kabon Gris-Nez kaj golfon de Wissant sudokcidente, la flandrian ebenaĵon norde, la montetojn de Bulonjlando oriente.