Marno
termiksaĵo de kalko kaj de argilo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Marno estas termiksaĵo, de kiu la kalkoriĉa marno estas uzata por plibonigi grundojn tro acidajn (marnado). (argil-, sablo,- kalkomarno) Ĝi ankaŭ estas uzata por la cemento-produktado.
![]() |
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Marno (rivero) kaj Marno (urbo). |
La marnogrundo estas malhela, humokarbonata grundo, malofte helflava pro erozio.
Ĝi estas pelita sedimentaĵo, transira formo inter argilo kaj kalko. Ĝi entenas krom argilmineralo ankaŭ kalciton kaj havas ofte maran originon. Ĝi disvastiĝis en la tercieraj tavoloj.
Ĝi troveblas en Hungario en ĉirkaŭaĵo de Üröm, Lábatlan, Beremend.