urbo en Litovio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kėdainiai estas urbo en la centro de Litovio. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Kėdainiai, kaj ekde 1995 ĝis 2010 ankaŭ apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Kaunas. Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 23 447loĝantoj sur areo de 19 kvadrataj kilometroj, kio en 2023 rezultigis loĝdenson de 1 234 loĝantoj/km².
Kėdainiai unuafoje skribe menciiĝis dum la jaro 1372 kaj jam dum la 15-a jarcento havas urban statuson. Oficialajn urbajn rajtojn ĝi ricevas dum 1590. La urbo estis la centro de la reformacio en Litovio, kiu tamen ne konvinkis multajn litovojn transiri de katolikismo al protestantismo. Ankaŭ hodiaŭ en la urbo viziteblas protestanta preĝejo.