Jutta Leerdam
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jutta Monica Leerdam ('s-Gravenzande, 30-an de decembro 1998) estas nederlanda sketistino. En 2019 ŝi sketas por la teamo Reggeborgh.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Jutta Leerdam | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de decembro 1998 (1998-12-30) (25-jaraĝa) en 's-Gravenzande |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Familio | |
Amkunulo | Koen Verweij (en) (2017–2022) Jake Paul (en) (2023–) |
Okupo | |
Okupo | rapidsketisto |
Fermi
En la sezono 2016/2017 ŝi gajnis la mondotitolon allround (ĉiuflanka) dum la Mondĉampioneco sketado por junuloj en 2017 sur la sketejo de Helsinki. Fine de 2017 ŝi partoprenis en la Olimpika kvalifika turniro rapidsketado Nederlando por la 500 m sed ne kvalifikiĝis por partopreno al la Vintra Olimpiko 2018.
Komence de novembro 2018 ŝi kvalifikiĝis je la 500 kaj 1000 metroj por la unuaj kvar mondpokalkonkursoj.[1] Pliposte en la sezono ŝi gajnis la nederlandan ĉampionecon Sprinton.
Je la 12-a de januaro 2020 ŝi fariĝis eŭropa ĉampiono por la 1000 m en la Thialf stadiono de Heerenveen.