vilaĝo en Niĵnetavda distrikto (Tjumena provinco, Rusio) From Wikipedia, the free encyclopedia
Jurtoj Iska (ruse Юрты-Иска, Jurti-Iska) estas vilaĝo en Niĵnetavda distrikto (Tjumena provinco, Rusio), centro de Ĉugunajeva kampara municipo (ruse Чуганаевское сельское поселение). Antaŭe estis vaste uzata ankaŭ nomo Jurti Iskinskije aŭ Iskinskije Jurti.
Jurtoj Iska (Юрты-Иска) | |
Iskinskije Jurti, Jurti-Iska | |
vilaĝo | |
domareto | |
---|---|
Oficiala nomo: Юрты-Иска | |
Lando | Rusio |
Ŝtato | Tjumena provinco |
Regiono | Urala federacia regiono |
Distrikto | Niĵnetavda distrikto |
kampara municipo | Ĉugunajeva kampara municipo |
Ŝoseo | 71N-1216 |
Rivero | Iska |
Situo | Jurtoj Iska |
- koordinatoj | 57° 38′ 41″ N 65° 37′ 27″ O (mapo) |
Loĝantaro | (2010) |
Horzono | UTC+5 |
Poŝtkodo | 626011 |
ОКТМО | 71632482116 |
OKATO | 71232882004 |
Aŭtokodo | 72 |
Telefonkodo | +7 3452 |
Jurtoj Iska situas en la okcidenta parto de Tjumena provinco kaj la respektiva parto de Okcident-Siberia Malaltebenaĵo, plejparte sur la dekstra bordo de la rivero Iska, proksimume 38 km sud-okcidente de vilaĝo Niĵnjaja Tavda, ĉe la ŝoseo 71N-1216.
En 2002 plejparto de la loĝantoj estis tataroj (96%)[1].
Loĝantoj tradicie estas siberiaj tataroj. Komence de la 1860-aj jaroj tie estis 60 kortoj, en kiuj loĝis 253 viroj kaj 181 inoj. Vilaĝanoj kultivis 100 desjatinojn (109,2 hektarojn) da grenaj kampoj, havis 90 ĉevalojn, 80 bovinojn, 150 ŝafojn, 170 kaprojn, sed ne havis porkojn[3]. Lokanoj okupiĝis pri eta komerco en Tjumena kaj Turinska distriktoj, interŝanĝante etajn varojn kontraŭ feloj de leporoj, sciuroj, ursoj kaj ermenoj. Krome ili faris baston, kolektadis salikajn ŝelojn, faris brullignon kaj cindron el fojno kaj tremolo por vitrofabriko en la vilaĝo Novopokorvka. Iuj okupiĝis ankaŭ pri kaptado de fiŝoj kaj bestoj[4].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.