Julius von Mayer
From Wikipedia, the free encyclopedia
Julius Robert von MAYER (25a de Novembro 1814 – 20a de Marto 1878) estis germana kuracisto, kemiisto kaj fizikisto kaj unu el la fondintoj de la termodinamiko. Li estas plej bone konata pro la formulado en 1841 de unu el la originaj asertoj de la konservado de energio aŭ tio kio estas nuntempe konata kiel unu el la unuaj versioj de la unua leĝo de termodinamiko, nome ke "energio nek estas kreata nek detruata".[1][2] En 1842, Mayer priskribis la kemian procezon de la vivo nune konata kiel oksidigo kiel unuaranga fonto de energio por ĉiu vivulo. Liaj atingoj estis preteratentitaj kaj la unuarangeco en la malkovro de la mekanika ekvivalento de varmo estis atribuita al James Joule en la venonta jaro. Li proponis ankaŭ, ke la plantoj konvertas lumon en kemia energio.
Julius von Mayer | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Julius Robert von Mayer | |||||
Naskiĝo | 25-an de novembro 1814 (1814-11-25) en Hajlbrono | ||||
Morto | 20-an de marto 1878 (1878-03-20) (63-jaraĝa) en Hajlbrono | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Tuberkulozo vd | ||||
Tombo | Alter Friedhof (en) vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Virtembergo vd | ||||
Alma mater | Universitato de Tubingeno (–1838) vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Friedrich Mayer (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto kuracisto vd | ||||
Laborkampo | Fiziko kaj medicino vd | ||||
Doktoreca konsilisto | William Thomson vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||