From Wikipedia, the free encyclopedia
La Juda Agentejo por Israelo aŭ Soĥnut (hebree הסוכנות היהודית לארץ ישראל, ha-Soĥnut ha-Jehudit le-Erec Jisra'el, "Juda Agentejo por la lando Israelo") estas registara organizaĵo jud-cionista kreita en 1923 cele al plenumo kiel reprezentanto de la juda komunumo dum la Brita Mandato Palestino. Ĝi ricevis oficialan agnoskon en 1929. En la 1930-aj jaroj ĝi iĝis la de facto registaro de la juda loĝantaro, kies estroj estis elektitaj de ĉiuj el la judoj de la mandato. Ĝi estis la ĝermo de la estonta israela registaro proklamata en 1948.
Juda Agentejo por Israelo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Konstruaĵo de la Juda Agentejo en Jerusalemo. | |||||
neprofitcela organizaĵo | |||||
Komenco | 1929 vd | ||||
Antaŭe | Palestine Office vd | ||||
Geografia situo | 31° 46′ 38″ N, 35° 12′ 57″ O (mapo)31.777323135.215941 | ||||
Lando(j) | Israelo vd | ||||
Sidejo | Jerusalemo | ||||
| |||||
Agareo | |||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | organizaĵo laŭ 501(c)(3) | ||||
Post la proklamo de la Ŝtato Israelo, ĝi eknomiĝis Juda Agentejo por Israelo kaj iĝis registara organo kiu zorgis pri la juda enmigrado al Israelo (alija). Ties funkcio estas faciligi la ekonomian disvolvigon, la integradon kaj la absorbon de la enmigrantoj. Ĝi ankaŭ havigas ekonomian kaj kulturan helpon al judaj movadoj de la mondo. Aktuale plue ekzistas kaj funkcias.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.