From Wikipedia, the free encyclopedia
Jubilejnoje minejo estas la unika laŭ kapacito de libera gaso naftogasokondensata minejo kiu situas en Jamala-Neneca aŭtonoma distrikto (Tjumena provinco, Rusio), 70 km okcidente de la urbo Nov-Urengojo kaj estas parto de la Okcidentsiberia naftogasa provinco. Ĝi estis malkovrita en 1969 kaj ekspluatata ekde 1992 (gaskuŝejo).
Jubilejnoje minejo | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
ruse Юбилейное месторождение | |||||||||||||||||||||
gasminejo | |||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||
La minejo troviĝas ene de Tailova megamuro de Okcidentsiberia plato. Laŭ la tegmento de la cenomanianaj sedimentaĵoj de supra kretaceo de nordo al sudo troveblas Jubilejnoje (28 x 17 km, amplitudo 140 m) kaj Sud-Jubilejnoje (10 x 5 km) levaĵoj, interligitaj per mallarĝa breĉo en unu kupolforman levaĵon kun la produktohava tavolo dika ĉirkaŭ 10 m. La cenomaniana produktohava horizonto kuŝas je la fundo 1026-1168 m, ĝia poreco estas 32%, gasosatureco 0,64, la komenca tavolpremo 11,2 MPa.
La gaso estas metana (98,5-98,8%). La kuŝejo estas tavolo-masiva, flosanta. En la intervalo 1606-3615 m estas trovitaj malgrandaj laŭ dimensioj kaj kapacito naftokuŝejoj en la tavoloj Ju2 (meza ĵurasio) kaj BU8 (valanginiano de malsupra kretaceo), gasokondensataj kuŝejoj en la tavoloj BU8 kaj AU11 (hauteriviano de malsupra kretaceo), gaskuŝejoj en la tavoloj AU11 kaj BU8 (aptiano de malsupra kretaceo).
En 2002 la komenca esplorita gaskapacito estis taksita je 374,1 miliardoj da kubaj metroj, la suma elminigado atingis 106,9 miliardoj da kubaj metroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.