From Wikipedia, the free encyclopedia
Juan José Rafael Teodomiro de O’Donojú y O’Ryan[1] (Sevilo, Hispanio, 30a de julio 1762 – Meksikurbo, 8-a de oktobro 1821) estis hispana militisto kaj guberniestro de irlanda deveno.
Juan O'Donojú | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de julio 1762 en Sevilo |
Morto | 8-an de oktobro 1821 (59-jaraĝa) en Meksikurbo |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | politikisto militisto |
Kvankam relative ofte kelkaj fontoj indikas lin kiel la lasta Vicreĝo de Nova Hispanio, certe Juan O'Donojú neniam plenumis tiun postenon.[2] Ja certe li estis la lasta Politika Supera Ĉefo (guberniestro) de la provinco Nova Hispanio, kiu estis nomumita de la aŭtoritatoj de Madrido. Li estis tiukadre unu de la subskribintoj de la Traktatoj de Córdoba kaj de la Akto de Sendependeco de la Unua Meksika Imperio kvankam Hispanio poste plendis, ke O'Donojú ne havis aŭtoritaton por agnoski en tiuj aktoj la sendependeco de la iama Vicreĝlando.
Dum la Milito de Hispana Sendependiĝo li militis kontraŭ la francoj, estis kaptita, kaj malliberigita en Bajono, sed li fuĝis al Kadizo, kie li partoprenis en kiel liberalo favore al la Hispana konstitucio de 1812. Post la enpovigo de Fernando la 7-a, li estis denove malliberigita en Majorko. Kiam en 1820 la liberaloj rekuperis la povon, nomumis lin alta funkciulo unue en Andaluzio kaj poste en Nova Hispanio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.