From Wikipedia, the free encyclopedia
Juan Martínez Guijarro aŭ Silíceo (Villagarcía de la Torre, 1477 - Toledo, 31-a de majo de 1557), estis kardinalo, matematikisto kaj logikisto hispana, arkiepiskopo de Toledo.
Juan Martínez Silíceo | |||||
---|---|---|---|---|---|
hispana kardinalo | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | ĉ. 1477 en Hispanio | ||||
Morto | 31-an de majo 1557 en Toledo | ||||
Tombo | Provinco Toledo vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Sorbono vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | matematikisto universitata instruisto katolika sacerdoto filozofo vd | ||||
| |||||
Episkopo de Cartagena | |||||
Dum | 1541– | ||||
Antaŭulo | Matthäus Lang von Wellenburg | ||||
Ĉefepiskopo de Toledo | |||||
Dum | 1541– | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
De malriĉa familio, oni ne scias kie li vivis infanaĝe kaj junaĝe, sed oni supozas, ke studis en Llerena; 16jaraĝa li translokiĝis al Valencio kaj poste, 21jaraĝa, al Parizo, kie li estis lernanto de latina ĉe Ludoviko Romano, de dialektiko ĉe Roberto Caubraith kaj de logiko ĉe Johano Dullart, kaj oni ne scias ĉu li studis matematikon aŭ ĉe kiu, aŭ li estis memlernanto. Li iĝis profesoro de sia universitato kaj revenis en Hispanion kiam la Universitato de Salamanko alvalidigis lian titolon de licenciita pri Arto kaj proponis al li la katedron de Nominalisma Logiko; tie li iĝis pastro. Poste li plenumis la postenon de la katedro de Natura Filozofio en 1522, kiun li ne abandonis spite altan postenon en 1529 en la katedralo de Coria. En 1534 Karlo la 1-a nomumis lin instruisto de la princo Filipo, kiu estis tiam 6jaraĝa. Li estis liberala pri disciplino en ties studo, sed tre strikta pri religio.[1] Poste li estis nomumita episkopo de Cartagena (1541) kaj poste arkiepiskopo de Toledo (1545),[2] kie li mortis kiel kardinalo la 31an de majo de 1557. Li estas entombigita en sia Colegio de Doncellas Nobles, kiun li estis fondita.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.