José Antonio Vergara
kuracisto pri epidemiologio, universitata instruisto kaj ĉilia esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
kuracisto pri epidemiologio, universitata instruisto kaj ĉilia esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
José Antonio VERGARA (naskiĝis la 21-an de julio 1962) estas ĉilia esperantisto. Vergara estas kuracisto pri epidemiologio kaj universitata instruisto. Lerninta Esperanton per koresponda kurso en 1982, li estas aktivulo pri lingva diverseco kaj homaj rajtoj. Li loĝas en Puerto Montt, Ĉilio.
José Antonio Vergara | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de julio 1962 (62-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Ĉilio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Jose estas dumviva membro de UEA. Post unujara kunordigo de la Amerika Komisiono de UEA, inter la jaroj 2007 kaj 2010 li estis estrarano de UEA pri faka kaj scienca agado, inter la jaroj 2010 kaj 2013 B-komitatano de UEA, elektita de ties individuaj membroj. La 20-an de julio 2013 José Antonio VERGARA dum la komitatkunsido de la 98-a UK en Rejkjaviko estis elektita kiel estrarano de UEA, ĝis la fino de la mandato en 2016.
Li redaktoris la libron En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins.
José-Antonio Vergara estas prezidanto de ISAE depost 2011[1]. Li instigis la uzon de neoficiala nomo por la asocio: Internacia Scienca Asocio Esperanta (anstataŭ 'Esperantista'). Tamen, la statuto registrita en Nederlando (Kamer van Koophandel) sub lia prezidanteco estas Internacia Scienca Asocio Esperantista, kiu do restas la oficiala nomo de la Asocio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.