From Wikipedia, the free encyclopedia
Josef SKUPA (1892-1957) estis ĉeĥa pup-aktoro, fama precipe kiel patro de marionetoj Spejbl kaj Hurvínek.
Josef Skupa | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de januaro 1892 en Strakonice |
Morto | 8-an de januaro 1957 (64-jaraĝa) en Prago |
Mortokialo | Korinfarkto |
Tombo | Plzeň Central Cemetery (en) |
Lingvoj | ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Familio | |
Frat(in)o | Vilma Skupová-Votlučková (en) |
Edz(in)o | Jiřina Skupová (en) |
Okupo | |
Okupo | pupteatristo scenografo puppet designer (en) pentristo vidartisto instruisto aktoro teatra reĝisoro reĝisoro ilustristo |
Origine li estis profesoro de desegnado kaj de matematiko. En la jaroj 1917-1930 li reĝisoris pupteatron en Pilzeno, en 1930 li fondis propran pupteatron de Spejbl kaj Hurvínek, ekde 1945 en Prago.
La marionetoj Spejbl (patro) kaj Hurvínek (fileto) distingiĝas per grandaj oreloj, karakterizaj voĉoj kaj bonkora mallerteco (ili ĉion klopodas fari bone, sed ĉiam ĉion fuŝas, precipe la patro).
Josef Skupa donis al ili tiom originalajn voĉojn (kiujn li sciis majstre ŝanĝi kaj transiri de la patro al la filo kaj inverse), ke ankaŭ liaj daŭrigantoj (Miloš Kirschner) devis imiti la samajn voĉojn, alie la publiko ne akceptus ilin. Skupa eldonis ankaŭ plurajn sondiskojn pri Spejbl kaj Hurvínek, kiam la aŭskultantoj kompreneble ne vidas la pupojn, sed la voĉo kapablas karakterizi ambaŭ heroojn tute nekonfuzeble. Ili estas la plej popularaj pupoj en Ĉeĥio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.