ĉeĥa pedagogo kaj esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Josef KRUMPHOLC (naskiĝis la 19-an de oktobro 1870 en Hradčany, mortis la 3-an de marto 1950 en Holešov) estis ĉeĥa esperantisto.
Josef Krumpholc | |
---|---|
Josef Krumpholc | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de oktobro 1870 en Hradčany |
Morto | 3-an de marto 1950 en Holešov |
Tombo | Bystřice pod Hostýnem |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Loĝloko | Přerov |
Nacieco | ĉeĥo |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Alma mater | C.k. ústav ku vzdělání učitelů v Příboře (en) (–1890) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto redaktoro |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | lernolibro por ĉeĥoj (kun Theodor Čejka) |
Aliaj aktivaĵoj | instruisto |
Esperantisto numero | 7025 |
Li estis faka instruisto, direktoro de la Přerov-a burĝa lernejo. Li kunlaboris kun Theodor Čejka pri unuaj ĉeĥaj lernolibroj kaj pri redaktado de Bohema esperantisto.
Krumpholc estis grava pedagogo, okupiĝis pri la verkoj de Komenio, do li sciis pri la ideo de universala lingvo. Eksciinte, ke lia kolego-instruisto T. Čejka estas esperantisto, demandis lin pri la afero, sed samtempe deklaris, ke li ne havas tempon lerni la lingvon. Čejka instigis eksterlandajn esperantistojn, ke ili de tempo al tempo sendu al Krumpholc salutkarton. Poste li petis lin korekti en la nova lernolibro de Esperanto la ortografion de la ĉeha parto, per kio Krumpholc samtempe ellernis Esperanton. La honorarion ili uzis por veturi al Esperanto-kongreso en Cambridge, ankoraŭ kun esperantisto Josef Grňa. Tiamaniere estis J. Krumpholc entirita en la movadon.
En 1930 S-ro Krumpholc instruis 20 geknabojn el Unio de Evangeliana Junularo en preĝejo de Ĉeĥaj Fratoj.
En 1935 la 17-an de oktobro s-ro Krumpholc iniciatis leteron al Ruĝa Kruco, ke oni okazigu kursojn de Esperanto por soldatoj.
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Krumpholc Josef, ĉeĥo, dir. de la Přerov-a burĝa lernejo. Nask. 19 okt. 1870 en Hradĉany. Ŝatata pedagogia verkisto, kunlaboris kun Čejka pri unuaj ĉeĥaj lernolibroj. |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.