Jorkŝiro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Jorkio[1], aŭ Jorkŝiro (angle: Yorkshire), konata formale kiel la Graflando de Jorko, estas historia graflando de norda Anglio, kaj la plej granda graflando de Britio[2].
Ĉi tiu artikolo temas pri historia graflando. Por nuntempa regiono rigardu la paĝon Yorkshire and the Humber. |
Jorkŝiro | |||
---|---|---|---|
eksa Graflando | |||
Flago | |||
historia kantono de Anglio [+] | |||
Lando | Anglio | ||
Ĉefurbo | Jorko | ||
- koordinatoj | 53° 57′ 30″ N, 1° 5′ 0″ U (mapo)53.958333333333-1.0833333333333 | ||
Akvokolektejo | 11 903 km² (1 190 300 ha) [+] | ||
Areo | 11 903 km² (1 190 300 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 5 234 700 [+] (2011) | ||
Denseco | 439,78 loĝ./km² [+] [+] | ||
Jorkŝiro | |||
Vikimedia Komunejo: Yorkshire [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Nomo | |
---|---|
Yorkshire | |
Flago | |
Emblemo | |
Situo en Anglio | |
Bazaj informoj | |
graflandurbo: | Jorko |
plej granda urbego: | Leeds |
aliaj urbegoj: | Ŝefildo, Bradford, Hull |
areo: | 11.903 km² (1991) |
loĝantoj: | 5,288,200 (censo 2011) |
loĝdenso: | 444 loĝantoj po km² |
oficiala retejo: | www.yorkshire.com |
Politiko | |
regiono: | Yorkshire and the Humber |
Historio | |
origino: | Reĝlando de Jórvik |
kreado: | Antikva Tempo |
Subdivisioj | |
tipo: | Riding |
Partoj: 1. Norda 2. Okcidenta 3. Orienta | |
Historie, pro la grandeco de la graflando, ĝi ofte estis dividita por administraj kialoj. Tamen, Jorkŝiro estas ankoraŭ konata kiel teritorio geografia kaj regiono kultura[3][4]. La nomo de la graflando estas familiara kaj bone komprenita tra Britio. Ĝi estas uzita en nomoj ambaŭ en la amaskomunikilaro kaj la en la militistoj[5][6]. La nomo Jorkŝiro estas uzita formale en la distriktoj administrativoj "North Yorkshire", "West Yorkshire", "South Yorkshire", kaj, "East Riding of Yorkshire".
Jorkŝiro estas konata pro la verdaĵo de ĝia kamparo, kiel exemple la "Yorkshire Dales", "Yorkshire Wolds" kaj la nacia parko "North York Moors". Jorkŝiro ofte estas konata kiel "la propra graflando de dio" aŭ "la propra lando de dio"[7]
La emblemo de Jorkŝiro estas la blanka rozo de la reĝa domo de Jorko. La flago de Jorkŝiro estas blua flago kun la blanka rozo en la centro[8].
La tago de Jorkŝiro estas ĉiujare la 1-an de Augusto. La tago estas festo de kulturo, historio kaj dialekto jorkŝira[9].