From Wikipedia, the free encyclopedia
Kingston upon Hull (/kɪŋstən əpɒn ˈhʌl/) kutime konata kiel Hull estas urbego kaj unuara instanco en la angla graflando Jorkŝiro. Ĝi sidas sur la rivero Hull ĉe la konfluo kun la estuaro Humber, 40 kilometrojn enlanden de la norda maro. Ĝi havas loĝantaron de ĉirkaŭ 260 000 (takso 2016).
Kingston Upon Hull | ||
Hull | ||
Urbo kaj unuara instanco | ||
Urbodomo de Hull | ||
|
||
Oficiala nomo: Kingston Upon Hull | ||
Ŝtato | Britio | |
---|---|---|
Regiono | Yorkshire and the Humber | |
Ceremonia graflando | East Riding of Yorkshire | |
Historia graflando | Jorkŝiro | |
Riveroj | Hull, Humbero (Estuaro) | |
Situo | Hull | |
- alteco | 2 m s. m. | |
- koordinatoj | 53° 49′ 00″ N 0° 20′ 00″ U (mapo) | |
Areo | 71,75 km² (7 175 ha) | |
Loĝantaro | 260 200 (2016) | |
Denseco | 3 626,48 loĝ./km² | |
Estiĝo | 13-an jarcento | |
Horzono | GMT (UTC+0) | |
- somera tempo | BST (UTC+1) | |
Poŝtkodo | HU | |
Telefona antaŭkodo | 01482 | |
ISO-3166 | GB-KHL | |
Situo de Hull enkadre de Anglio
| ||
Situo enkadre de Eŭropo
| ||
Vikimedia Komunejo: Kingston upon Hull | ||
Retpaĝo: www.hull.gov.uk | ||
La urbo de Hull estis fondita kiel la vilaĝejo de Wyke en la malfrua 12-a jarcento. La nomo de la vilaĝeto troviĝas en monaĥaj skribaĵoj ekde la jaroj 1160-1180 pK[1]. La monaĥoj de la abatejo de Meaux bezonis havenon, kie ili povis eksporti la varoj de la abatejo. Ili elektis la konfluon de la riveroj por konstrui kavon. La lando estis aĉetita de Reĝo Eduardo la 1-a de Anglio en 1293. En 1299 Kings-town upon Hull (Esperante: Reĝ-urbo sur Hull) ricevis reĝa ĉarto[2]. Ekde tiam Hull estis merkato-urbo, milita provizoporto, komerca centro, haveno por fiŝkaptado kaj balenado kaj industria metropolo.
La lukto por urbo de Hull estis grava okazaĵo frue en la Angla enlanda milito. En 1642 la pordegoj de la urbo estis fermitaj al Reĝo Karlo I-a tiel ke li ne povis aliri la armilejon de la urbo, kiu komencis la Sieĝon de Hull[3].
En la 18-a jarcento la membro de la parlamento de Hull, William Wilberforce havis gravan rolon en la abolicio de sklaveco en la Brita Imperio[4].
Hull estis la sola urbo en Britio kiu havis propran telefonan sistemon, tial la telefonaj skatoloj de la urbo estas kremokoloraj kaj ne ruĝaj kiel la cetero de Britio[5].
Dum la dua mondmilito Hull suffris seriozan damaĝon. La urbo estis la plej bombardita brita urbo ekster Londono[6]. 95% de la domoj en la urbo estis damaĝitaj dum la germana aera ofensivo inter 1940 kaj 1945[7].
Post la milito, Hull spertis periodon de post-industria dekadenco. Antaŭ la 1980-aj jaroj Hull perdis la plej grandan parton de la fiŝkaptada industrio. Hull ankaŭ estis konata pro socia privado kaj malbonaj edukaj rezultoj[8].
En la 21-a jarcento la urbo ŝanĝis multe. La urbo provis igi centron por verda energio[9]. La Siemens fabriko de ventoturbino estas grava nova dunganto. Hull havas aklamitan Muzeon-Kvaronon[10] kaj nova kultura distrikto, nomata Fruit Market, estis establita[11].
La universitato de Hull estis establita en 1927, kaj nun havas pli ol 16 000 studentojn. La universitato situas en la nordokcidento de la urbo, en la antaŭurbo Newland. Apud la universitato estas la Hull-York Medical School, medicina lernejo fondita en 2003, kiel kunlaboro de la NHS, la la brita sankta servo, kaj la universitatoj de Hull kaj Jorko[12][13].
Hull estas la 2017 Brita Urbo de Kultura[14]. Hull gajnis la honoron en 2013, venkante kandidatajn urbojn Dundee, Leicester kaj Swansea Bay[15]. En 2017 La galerio Ferens en Hull gastigas la Turner-Premion, prestiĝa jara premio en artoj. La premio okazas kutime en Londono, sed ĉiun duan jarojn ekster la ĉefurbo[16].
Altiroj turistaj en la urbo inkluzivas la historia malnova urbo, la marino de Hull, kaj la fama akvario, The Deep. Estas komercaj centroj kiel St. Stephens, Princes Quay kaj The Prospect Center. Hull havas du teatrojn. La aklamita Hull Truck Theatre konstruis novan teatron en 2009. La Hull New Theatre estis renovigita kaj ekspansiiĝita en 2017[17].
Estas spektanto-sportoj en Hull. En la KCOM-stadiono ludas futbala klubo Hull City A.F.C. kaj rugbeo 13 klubo Hull F.C.. En la oriento de la urbo ludas alia rugbeo 13 klubo Hull K.R.. Hull ankaŭ estas hejmo por la Hull Pirates, kiuj ludas en la angla supra liga de glacihokeo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.