usona animacia reĝisoro, fotodirektoro, produktoro kaj verkisto de tradiciaj animaciaj filmoj konata pro sia formala eksperimentado kaj pro sia emocia realismo kiu derivis el lia tendenco elekti siajn proprajn filojn kiel voĉaktoroj en liaj filmoj From Wikipedia, the free encyclopedia
John HUBLEY (21a de majo, 1914 – 21a de februaro, 1977) estis usona animacia reĝisoro, fotodirektoro, produktoro kaj verkisto de tradiciaj animaciaj filmoj konata pro sia formala eksperimentado kaj pro sia emocia realismo kiu derivis el lia tendenco elekti siajn proprajn filojn kiel voĉaktoroj en liaj filmoj.
John Hubley | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 21-an de majo 1914 en Marinette | ||||
Morto | 21-an de februaro 1977 (62-jaraĝa) en New Haven | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Korinfarkto vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Art Center College of Design (en) vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Faith Hubley (en) (1955–1977) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | animaciisto filmreĝisoro reĝisoro vd | ||||
Aktiva en | Usono vd | ||||
Aktiva dum | 1935– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li laboris por klasikaj filmoj de Walt Disney, kiaj Snow White and the Seven Dwarfs, Pinocchio, Dumbo, kaj Bambi, same kiel la ero "The Rite of Spring" el Fantasia.
La 25an de februaro, 1939, la fama arkitekto Frank Lloyd Wright vizitis la studion, kaj kunportis kopion de rusa animacia filmo nome Rakonto de la Caro Durandai (1934), reĝisorita de Ivan Ivanov-Vano, kiun li montris al la artistoj, inter kiuj Hubley. Wright pensis, ke la diferencaj stilo kaj desegnomaniero, kiuj estis tre diferencaj el la tipa animacio de Disney, inspirus kaj donus al animaciistoj novajn ideojn. Hubley ŝatis tion kion li vidis kaj estis influitaj de tio. Li lasis la kompanion dum la striko de animaciistoj de Disney de 1941, kaj trovis laborpostenon por reĝisori filmojn por Screen Gems kaj por la Armea Unua Unuo de Filmoj ĝis li aliĝis al United Productions of America kiu estis fondita de Stephen Bosustow, Zack Schwartz, Dave Hilberman kaj iama animaciisto de Disney Ub Iwerks.
En 1949 li estis la kreanto de la animacia rolulo Mr. Magoo, bazita sur onklo, kaj reĝisoris la unuan Magoo animacion kun Jim Backus farante la voĉon de Magoo. Li estis devigita forlasi UPA en 1952 kiam li malakceptis doni nomojn al la Kontraŭmalusona Komitato. LI fondis Storyboard Studios la postan jaron kaj laboris por reklamaĵoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.