From Wikipedia, the free encyclopedia
Johano la 1-a de Burgonjo, kromnomita Johano la Sentima (france Jean Ier de Bourgogne aŭ Jean sans Peur) estis duko de Burgonjo, grafo de Flandro, Artezo kaj Charolais, landsinjoro de Mâcon, Chalon kaj aliaj lokoj. Li naskiĝis la 28-an de majo 1371 en Diĵono kaj mortis la 10-an de septembro 1419 en Montereau-Fault-Yonne.
Li iĝis kavaliro en 1396 en Vidin dum Krucmilito.
La prospera burgonja teritorio tiam preskaŭ kongruis kun tiu de malnova Lotaringio. Johano, reformista estro, tamen ne sukcesis aserti sin kontraŭ la angloj. Li finfine perdis Parizon kaj mortis okaze de renkonto kun sia rivalo, la franca heredanto Karlo la 7-a. La 10a de septembro 1419, Johano de Burgonjo, nomita «Johano Sentima», estis murdita dum intervjuo kun la daŭfeno, nome la estonta Karlo la 7-a, sur la ponto de Montereau.
Lia filo kaj posteulo estis Filipo la 3-a, nomata "Filipo la Bona".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.