From Wikipedia, the free encyclopedia
Johano Jozefo de Aŭstrio (Madrido, 7-a de aprilo de 1629 – Madrido, 17-a de septembro de 1679) estis politikisto kaj militisto hispana, ekstergeedza filo de la reĝo Filipo la 4-a kun la aktorino María Inés Calderón (konata kiel "la Calderona"). Li iĝis ĉefministro de Karlo la 2-a.
Don Juan estis donata al malriĉa virino nome Magdalena kiu translokiĝis kun la infano al Leono, urbo kie li pasis la unuajn jarojn de sia vivo. Kiam don Juan estis jam juna, kaj post la morto de Magdalena, lia patrino, li estis translokigita al Ocaña (Toledo), kie li ekricevis pli altan edukon el jezuito, matematikisto kaj kosmografo (Juan Carlos de la Faille) kaj el inkviziciisto, teologo kaj humanisto (Pedro de Llerana y Bracamonte). Lia zorgisto estis don Pedro de Velasco. Li montriĝis ĉiam lernokapabla kaj verkemulo, kio poste utilos al lia politika kariero. Krome, laŭ la klino heredata el la familio de Habsburgoj, li montriĝis lerta uzanto de armiloj kaj ĉevalo, tiel kiel ĉasamanto.
En 1642 okazis la oficiala kaj publika agnosko de don Johano Jozefo de Aŭstrio kiel filo de Filipo la 4-a (kvankam estis onidiroj ke la vera patro estis Ramiro Núñez de Guzmán, duko de Medina de la Torres), kiam li estis dektrijaraĝa.
Aŭtune de 1643, la Reĝo, decidis, ke Johano Jozefo de Aŭstrio iru al Flandrio kiel Guberniestro kaj Ĉefgeneralo de la Hispana Nederlando. Tamen la manifestita malakcepto en flandraj medioj pro Guberniestro tiom juna kaj malsperta, malhelpis ke tiu projekto estu finrealigata.
La 28-a de marto de 1647 ricevis el sia patro la titolon de Príncipe de la Mar (marprinco), tio estas la guberniestro de la Mararmeo. Don Juan translokiĝis al Sanlúcar de Barrameda cele estis plej proksima eble al la loko de ĉehavenigo de la Mararmeo, preta enŝipiĝi kiam venos la tielaj ordonoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.