From Wikipedia, the free encyclopedia
Johann Peter HASENEY (naskiĝinta la 27-an de novembro 1812 en Mehlis, mortinta la 10-an de aprilo 1869 en Munkeno[1]) estis germana kuprogravuristo.
Johann Peter Haseney | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1812 en Zella-Mehlis |
Morto | 1-an de januaro 1869 (57-jaraĝa) en Munkeno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | pafilmetiisto poŝtmarkdesegnisto kuprogravuristo |
Verkoj | One Kreuzer Black |
Komence li trejniĝis fare de la patro je fusilfarado antaŭ ol lerni de la gravuristo, stampilkreanto kaj mekanikisto Hulm ties konojn. Migrante Haseney venis en 1832 Munkenon[2] kie li deĵoris ĉe matematika-mekanika instituto en la gravurado. Danke al stipendio eblis fari studon pri matetmatiko.[3] En 1835 mendis ĉe li la banko Bayerische Hypotheken- und Wechsel-Bank faron de banknotoj en valoro de 8 milionoj da guldenoj laŭ komisio de reĝo Ludoviko la 1-a. Tiel surmerkatigitis unuafoje nefalsebla banknoto en Bavario. Ekde 1851 Haseney estis tie laboristo kun daŭra laborkontrakto.
En Munkeno li faris plurajn dezajnojn por poŝtmarkoj. Li ankaŭ kreis la unuan poŝtmarkon de Germanujo, Schwarzer Einser kaj manaĝeris ankaŭ la planadon de enkondukkostojn.[4] Eldonodato en la Reĝlando Bavario estis la 1-a de novembro 1849.
Tamen Haseney neniam laboris ĉe Seitz-kompanio, kiel ofte legeblis fakliterature.[5]
En la naskiĝurbo nomitis strato por li kaj metitis survanden de la naskiĝdomo memortabulo.[6] Strato alia portanta lian nomon troviĝas en Munkeno.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.