From Wikipedia, the free encyclopedia
Johann Matthias GESNER (naskiĝinta la 9-an de aprilo 1691 en Nurenbergo, mortinta la 3-an de aŭgusto 1761 en Göttingen. En 1718 li nuptis en Geraberg la pastoran filinon Elisabeth Eberhard.
Johann Matthias Gesner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de aprilo 1691 en Roth |
Morto | 3-an de aŭgusto 1761 (70-jaraĝa) en Göttingen |
Lingvoj | latina |
Alma mater | Friedrich-Schiller-Universitato Jena |
Okupo | |
Okupo | bibliotekisto klasikisto verkisto universitata instruisto schoolmaster (en) klasika filologo arthistoriisto |
Post frekvento de la gimnazio en Ansbach Gesner ekstudentis en 1714 ĉe la Universitato de Jena. Tie li publikigis en 1714 sian unuan filologian fakskribaĵon pri Filopatro de Lukiano kaj unu jaron poste la una pedagogia Institutiones rei scholasticae. En 1715 li vokiĝis kiel vicrektoro Vajmaron (sub la rektorado de Johann Christoph Kiesewetter), kie li deĵoris ĝis 1729 kaj estis krom lernejestro ankaŭ administranto de la dukaj biblioteko kaj monerkolekto. Disde Vajmaro li iris post mallonga restado kiel rektoro ansbach-a Lepsikon kie li transprenis en 1730 la estradon de Thomas-lernejo. Baldaŭ li povis, apogite de Johann August Ernesti kaj kun amika konsento de thomas-kantoro Johann Sebastian Bach radike reformi la institucion. En 1734 li iĝis profesoro pri poezio kaj retoriko ĉe la ĵus fondita Universitato de Göttingen. Tiu li, krom Haller kaj Mosheim, estis en la centro de multaj studemuloj. Ne nur kiel filologo klera kaj estro de la de li estigita Filologia seminaro (siaspece la unua en tuta Germanujo!) li senĉese laboris por la universitato sed engaĝiĝis ankaŭ kiel bibliotekisto de la altlerneja biblioteko. Li estis fondinto de la societo Teutsche Gesellschaft zu Göttingen (1738), ekde 1751 sekretario, ekde 1753 alterna direktoro de la Reĝa societo de sciencoj.
Ĉefe li responsis pri la bonega famo de Göttingen kiel historiscienca centro. La porĉiama graveco ne kuŝis filologie. Kvankam li ankaŭ instigis multon modernan ekz. pri universala filozofia studo (kp. ideoj ĉe Primae lineae isagoges, Göttingen 1756) kaj en latinlingva leksikografio (kp. Linguae et eruditionis latinae thesaurus, Leipzig 1749). Lia kritika trakto de latinaj aŭtoroj restis iel malenergia kaj senmetoda sen iu kompreno de genia kritikisto kiel ekz. Bentley. Ja li gravis por klerigreformoj kritikante ĉiajn nur mekanikan kaj malspiritan edukadon pri klasikaj lingvoj. La instruon de la helena lingvo li revivigis enkondukante la sistemon de superrigarda, rapida legado. Eĉ altlerneje Gesner tute ne forgesis lernejan instruadon preparante estontajn instruistojn. Ili poste ja reklamis kaj aktive efektivigis liajn ideojn. Tiel Gesner iĝis ankaŭ pioniro de novhumanismo.
Schindel, Ulrich, "Gesner, Johann Matthias", ĉe: Neue Deutsche Biographie 6 (1964), p. 348-349 (tie ĉi interrete)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.