From Wikipedia, the free encyclopedia
Johann Friedrich SCHÖNEMANN (naskiĝinta la 21-an de oktobro 1701 en Krosno Odrzańskie, mortinta la 16-an de marto 1782 en Schwerin) estis germana teatrodirektoro kaj aktoro.
Johann Friedrich Schönemann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de oktobro 1704 en Krosno ĉe la Odro |
Morto | 16-an de marto 1782 (77-jaraĝa) en Schwerin |
Tombo | Schwerin |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | aktoro teatra reĝisoro teatra aktoro teatrestro |
Schönemann unue en 1724 publike aperis en Hanovro aktorante kaj iĝis en 1730 membro de la trupo Neubersche Komödiantengesellschaft (de Friederike Caroline Neuber) antaŭ ol fondi propran societon aktoran en 1739. Ĝi unue ludis en Lüneburg, poste en Lepsiko - kie ĝin apogis Johann Christoph Gottsched -, pli malfrue ankoraŭ en Hamburgo, Vroclavo, Berlino, Braunschweig ekz. Inter 1750 kaj 1756 Schönemann deĵoris kiel kortega komedi-direktoro en Schwerin ludante ankoraŭ kelkfoje en Hamburgo. Retiriĝo lia fariĝis en 1757.
Schönemann ege meritis pri la plibonigo de la teatra sceno. Li severe observis disciplinon kaj kutimojn de la aktoroj provante starigi interesajn ludplanojn. Li surscenejigis la francan komikan operon kaj kantoteatraĵojn. Baldaŭ li taksitis esti absoluta aŭtoritatulo enkondukinta morojn enteatrejajn kiuj validis en Germanujo ĝis la Franca revolucio de 1789.
Multaj elstaraj aktoroj lernis ĉe li, ekz.: Conrad Ekhof, Konrad Ernst Ackermann, Sophie Charlotte Ackermann.
Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 18. Leipzig 1909, p. 1-2 (tie ĉi interrete)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.