![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/95/Johann_Freitag.jpg/640px-Johann_Freitag.jpg&w=640&q=50)
Johann Freitag
From Wikipedia, the free encyclopedia
Johannes Freitagius (1581-1641) estis germana kuracisto, profesoro pri Medicino en Osnabrück kaj privata kuracisto de la Episkopo de Osnabrück, Filipo Sigismondo (1568-1623). Li estis oponanto de la doktrino de Paracelsus kaj foje ekdisputis kun Daniel Sennert (1572-1637)[1] pri la temo. Estis aŭtoro de serio da verkoj pri Medicino.
Johano Frejtago (1581-1641) | ||
---|---|---|
![]() germana kuracisto | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-a de oktobro 1581 en Alta Wezelo, apud Cleve, ![]() | |
Morto | 8-a de februaro 1641 en Groningen, ![]() | |
Lingvoj | germana • latina vd | |
Ŝtataneco | Germanio ![]() | |
Alma mater | Universitato de Rostock Universitato de Helmstedt Universitato de Gröningen Universitato de Kolonjo | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo universitata instruisto kuracisto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li studis filozofion en la Universitato de Rostock kaj poste li reiris al Helmstedt kie li estis lernanto de Francisko Parkovo (1560-1611)[2]. Li ankaŭ estis forte influita de Johano Henriko Mejbomo (1590-1625), en kies hejmo li vivis kiel mentoro de liaj filoj. Dum certa epoko li estas protektita de Ernesto Kazimiro, Grafo de Nassau-Dietz (1573-1632)[3] kiu indikis lin kiel profesoro en la Universitato de Groningen, kiel sukcedanto de Nikolao Mulero (1564-1630.