Johan Galtung
norvega matematikisto, sociologo kaj politikologo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Johan Galtung (naskita la 24-an de oktobro 1930 en Oslo - 17-an de februaro 2024) estis la inventisto de la pacoscienco[1] kaj fama norvega matematikisto, sociologo, historiisto, ekonomikisto kaj politikologo. Li estas konata kiel la fondinto de la politikscienca fako "paco kaj konflikto".
Johan Galtung | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de oktobro 1930 (1930-10-24) en Oslo |
Morto | 17-an de februaro 2024 (2024-02-17) (93-jaraĝa) en Bærum |
Lingvoj | angla • germana • norvega |
Ŝtataneco | Norvegio ![]() |
Alma mater | Universitato de Oslo - sociologio ![]() |
Familio | |
Patro | August Galtung (en) ![]() ![]() |
Patrino | Helga Holmboe (en) ![]() ![]() |
Edz(in)o | Ingrid Eide (en) ![]() ![]() |
Infano | Andreas Galtung (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | matematikisto universitata instruisto sociologo politikologo verkisto ![]() |
Li evoluigis plurajn gravajn teoriojn kiel pozitiva kaj negativa pacoj, struktura perforto[2], konfliktoteorio, konceptoj paco-konstruaĵo, same kiel edukita en la socio pro ŝanĝoj en la kontrolo de la socio, en kiu li priskribas la koncepton de la nova faŝismo[3][4][5] . Agnoski, kompreni, klarigi kaj venki perforton estas la rimedoj laŭ kiuj Galtun konceptas sian konstruan esploradon pri paco[6].
En 1959 li estis la plej grava fondinto de la Esplorinstituto pri Paco en Oslo (angle : Peace Research Institute of Oslo, PRIO). En 1964 li fondis la revuon Journal of Peace Research. En 1969 li estis nomumita la unua profesoro pri studoj de paco kaj konflikto (angle : peace and conflict studies) ĉe la universitato de Oslo, katedron kiun li en 1977 postlasis por esplori pri paco kaj konflikto kiel profesoro en dekoj da universitatoj ĉirkaŭ la mondo interalie ĉe la Internacia Islama Universitato de Malajzio (IIUM). Li jam peris en pli ol 150 konfliktoj inter ŝatoj, religioj, komunumoj kaj homoj.
Johan Galtung estis Rektoro de la Transcend International Peace University, kiun li fondis en 1992, kaj estas membro de la Transcend-reto por Paco, Disvolviĝo kaj Medio[7].