Franca ekonomikisto, enciklopediisto, proponanto de planlingvo Langue nouvelle (1703 - 1781) From Wikipedia, the free encyclopedia
Joachim Faiguet de Villeneuve, naskiĝinta en Moncontour, Côtes-d'Armor la 16-an de oktobro 1703, mortinta la 10-an de novembro 1781 en Néris-les-Bains, Allier), estis franca ekonomikisto financisto, kontribuinto de la Enciklopedio de Diderot kaj d'Alembert, sobra idealisto, filantropo, monarkiisto sed malkonvencia katoliko, iome filozofo. Faiguet estas konsiderita kiel unu el la kreintoj de la politika ekonomika scienco kaj antaŭanto de la Socia Asekursistemo.
Joachim Faiguet de Villeneuve | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de oktobro 1703 en Moncontour |
Morto | 10-an de novembro 1781 (78-jaraĝa) en Néris-les-Bains |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto Enciklopediisto |
Li skizis planlingvon (Langue nouvelle) kiun li priskribis en tiutitola enciklopedia artikolo.
Faiguet, kiu poste kromalmetis la vortojn « de Villeneuve » al sia nomo, naskiĝis en familio de komercistoj, multe laboris dum sia junaĝo dum kiu « li frue kutimiĝis diskuti klare kaj juste amason da demandoj kiuj interesas la socion »[1].
Komence li estis profesoro pri literaturo, gastejestro en Charenton apud Parizo (1745-1748) li interesiĝis pri ekonomiko kaj al diversaj sociaj kaj socialaj temoj. Specialisto interalie pri ŝparado, li instruis en Sorbono kaj al la Magistraturo. Li krome vivtenis sin kiel porkvendisto. Joachim Faiguet edziĝis la 15an de septembro 1756 al Marie Elisabeth Verrouquier de Saint-Argier, filino de ĝendarmo el la gardistaro de la reĝo, kiu naskis almenaŭ 4 gefilojn el kiuj ŝajne nur du filinoj fariĝis plenaĝaj. Du tagojn post sia edziĝo li akiris la postenon de kasisto de Francio en la financa ofico de Châlons-sur-Marne (nun Châlons-en-Champagne). Oni poste menciis ke li estis ĝenerala pagisto de la armeo en Châlons. Baraktante kun financaj problemoj, li pli kaj pli interesiĝis pri publikaj aferoj kaj proponis reformojn por la ŝtato.
Laŭ interkorespondado kun Voltero en 1770 li estis sekretario de S-ro d'Ormesson, Intendanto de la Financoj. Li mortis la 10-an de novembro 1781 en Néris-les-Bains, Allier, vendinte sian kasistan oficon.
Faiguet verkis diversajn artikolojn pri gramatiko, matematiko, teologio, moralo, juro, ktp., el kiuj : « Citation » (citaĵo), « Dimanche » (dimanĉo), « Epargne » (ŝparado), « Etude » (studo), « Explicite » (eksplicita), « Expulser » (elpeli), « Extraction des racines » (elkalkulo de radikoj), « Fêtes des chrétiens » (kristanaj festoj), « Fidèle » (fidela), « Langue nouvelle » (nova lingvo), « Maîtrises » (majstriĝo), « Moraves » (Moravoj), « Sanctification » (sanktigo), « Terres, mesure des » (termezurado), « Usure » (uzuro) en la Enciklopedio de Diderot.
En sia artikolo pri Nova lingvo « Langue nouvelle » li skizis planlingvon laŭ similaj bazoj kiel Esperanto.
D'Alembert gratulis lin pro lia artikolo « Etudes » dirante de li : « meritoplena homo kiu delonge kaj sukcese okupiĝas pri edukado de la junularo» [2]. Grimm, malpli laŭda, rekomendis legadon de kelkaj el liaj artikoloj, kiaj « Dimanche », nomante Faiguet « klarvida civitano », precizigante ke « oni povas esti la amiko de la malriĉuloj kaj samtempe kompatindulo »[3]. Kritikema, li opinias la plej multajn el la ideoj de Faiguet banalaj kaj nerealigeblaj. Religie Faiguet kies ideoj foje kontraŭis la dogmojn kaj kutimojn (forigo de sanktigita pano, malsanktigo de la dimanĉoj kaj de la festoj) estis malbenata de la religiularo (abato Saas) kaj de la jansenistoj (Chaumeix).
En sia artikolo pri « Dimanĉo » li pledas por laborigo de la malriĉuloj en la dimanĉaj posttagmezoj por taskoj utilaj al la kolektivo, kaj por provizi al ili kroman enspezon kaj por protekti ilin de la riskoj de senfareco.
Inter 1760 kaj 1770 li publikigis diversajn verkojn, el kiuj kelkaj pritraktas la samajn temojn kiel liaj artikoloj por la Enciklopedio. Lia plej fama verko estas « L’Économe politique, projet pour enrichir et pour perfectionner l’espèce humaine » (La politika ekonomikisto, projekto por riĉigi kaj plibonigi la homaron, 1763), reeldonita en 1766 kaj 1767 kun titolo « L’ami des pauvres, ou l’Économe politique » (la amiko de la malriĉuloj aŭ La politika ekonomikisto). Fokusiĝante sur la laboro kaj la ŝparado, li proponas plibonigi la situacion de la laboristaro kaj proponas la ideon, intertempe realigitan, krei publikan kason en la reĝlando por kolekti la ŝparmonon de la metiistoj, domservistoj kaj laboristoj por utili en kazo de malsano aŭ nekapablo labori pro maljuneco. Li ankaŭ montris zorgon disvolvi la loĝantaron « kvalite », proponante eŭgenikajn iniciatojn. Li ankaŭ rekomendis la forigon de majstrecoj (sistemo de metia diplomiĝo kiun li konsideris malhelpo por aliro de homoj al laborlokoj) kaj de multaj senlaboraj festoj, kaj, antaŭtempan socialisman ideon, kreon de komunumoj de laikoj disdividante la laboron kaj komune uzante havaĵojn, laŭ iuj ekzistantaj familiaj komunumoj.
Lia eseo por la forigo de festoj estis presita per novtipaj karaktroj kiuj igas ĝin malfacile legebla, ĉar li simpligis ĝian skribmanieron, proponante fonetikan ortografion por la franca lingvo.
Faiguet ankaŭ famiĝis pro prozaj kaj versaj verkoj publikigitaj en la gazeton Mercure de France (« Les fruits de la Paix » oktobro 1748 ; « A Mlle ***, sur son mariage avec M. *** » et « Problème d’arithmétique », januaro 1749) kaj aliajn gazetojn (le Journal oeconomique, « Projet d’un établissement singulier », septembro 1755).
Il inventis, utilan por la armeoj, specon de porteblaj fornoj kiujn la Mémoires de l’académie des sciences (Memuaroj de la Scienca Akademio) favore mencias en 1761.
Li ankaŭ estas la unua en Francio kiu fabrikis panon konsistantan el tri egalaj partoj de tritika, sekala farunoj kaj terpoma pulvoro. Li tiam estis membro de la Societo por Agrikulturo, Komerco kaj Artoj de Bretonio.
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.